Pandemonio

(Alidirektita el Pandemonio (30-a Datreveno))

Pandemonio estas frua kunverko de la tiel nomata Hispana Opo. Ĝi enhavas prezenton, fikcian prozon (dek tri etajn historiojn realismajn sed potence simbolajn), tri sciencajn artikolojn kaj unu poemon. Kvar el la pandemoniaj rakontoj estis premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1985 kaj 1986. La libro estis surdiskigita en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo kaj kompostita, enpaĝigita kaj presita ĉe la Grafika Centro Antverpeno. La eldonon financis la Malaga Esperanto-mecenato Julio Herrero. Pandemonion oni rigardas kiel mejloŝtonon en la evoluo de la esperantlingva literaturo ĉar kontribuis al ĝia moderniĝo kaj solidiĝo cent jarojn post la kreado de la lingvo.

Pandemonio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1987
Urbo (Córdoba-Málaga-Sevilla?)
Eldoninto AEU (Andaluzia Esperanto-Unuiĝo)
Paĝoj 77
vdr

Enhavo redakti

Eksteraj ligiloj redakti