Koelreuteria paniculata

(Alidirektita el Panikla kelreŭterio)

La panikla kelreŭterio[1] (latine Koelreuteria paniculata), estas plantspecio el la familio sapindacoj (Sapindaceae). Ili devenas el Ĉinujo kaj estas la plej konata el la tri specio de Koelreuteria.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
panikla kelreŭterio
panikla kelreŭterio (Koelreuteria paniculata)
panikla kelreŭterio (Koelreuteria paniculata)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: sapindaloj Sapindales
Familio: sapindacoj Sapindaceae
Subfamilio: Sapindoideae
Genro: kelreŭterio (Koelreuteria)
Specio: panikla kelreŭterio Koelreuteria paniculata
Laxm.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
nepare pinata folio
vezikformaj fruktoj

Priskribo redakti

La kelreŭterio kreskas kiel somerverda arboarbusko. Ĝi atingas alton de ĉirkaŭ 14 metroj kaj trunkan diametron de ĉirkaŭ 50 cm. La ritifomo de la trunko estas aspra kaj bruna kun mallarĝaj oranĝkoloraj sulkoj. La arbokrono estas relative svelta kun arke leviĝantaj branĉoj. La ritformo de junaj branĉoj estas hele kuprobruna. La foliburĝonoj estas ĉirkaŭ 2 mm malgrandaj.

La alterne starantaj foliojestas ĝis 35 cm longaj kaj nepare pinataj kun 7 ĝis 15 pinataj folietoj. La folietoj estas ovoformaj ĝis oblongaj kaj 3 ĝis 8 cm longaj; la folietaj havas dentajn aŭ estas entranĉitaj. La foliripo estas ruĝa. La freŝa elkresko de la folioj meze de majo estas komence malhelruĝa. La aŭtuna koloro estas flava ĝis oranĝkolora.

La floroj aperas en julio en maldensaj, vertikale staranta formo de paniklo. La unuopa floro estas ĉirkaŭ 1 cm granda kaj flava.

La kapsulfruktoj havas komence helverda, poste helbrunan paperecan, vezikloforman vualon. La frukto estas ĉirkaŭ 4 ĝis 5 cm lona kaj triklapa; ĝi havas tri nigraj semoj.

La kromozomnombro estas 2n = 22 aŭ 30.[2]

Disvastigo redakti

La arbusto hejmiĝas en vastaj partoj de Ĉinujo; ĝi troviĝas en la provincoj Anhujo, Gansuo, Hebejo, Henano, Hubejo, Ĝjangsuo, Ljaŭningo, Ŝanŝio, Ŝandongo, Siĉuano, Junano kaj Ĝeĝjango.

La planto estas vintrorezista en meza Eŭropo, kie ĝi estas plantata oft en parkoj kaj ĝardenoj.

Sistematiko redakti

La unuan priskribon publikigis en la jaro 1772 la suoma botanikisto Erich G. Laxmann [3]. sinonimoj por Koelreuteria paniculata LAXM. estas: Koelreuteria apiculata REHDER & E.H.WILSON, Koelreuteria bipinnata FRANCHET var. apiculata HOW & HO, Koelreuteria chinensis (MURRAY) HOFFMANNSEGG, Koelreuteria paniculata var. apiculaTA (REHDER & E.H.WILSON) REHDER, Sapindus chinensis MURRAY..

Breditaj formoj redakti

  • 'Fastigiata': tiu formo estiĝis en 1888 en la ĝerdeno Kew; ĝi kreskas kolonforme kun preskaŭ vertikale starantaj branĉij, Ĝi povas atingi altecon de ĉirkaŭ metroj
  • 'September': tiu formo floras malpli frue kaj ne estas tiom frostrezista. Eble ĝi estas specia hibrido.

Referencoj redakti

  1. Ginkgo ĉe World Flora Online
  2. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 650.
  3. Novi Comment. Acad. Sci. Imp. Petrop. 16:561, t. 18. 1772. Siehe [Koelreuteria paniculata en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Eintrag bei GRIN Taxonomy for Plants].

Literaturo redakti

  • Alan Mitchell, elangligita de Gerd Krüssmann:Die Wald- und Parkbäume Europas: Ein Bestimmungsbuch für Dendrologen und Naturfreunde.Paul Parey, Hamburg, Berlin, 1975, ISBN 3-490-05918-2

Eksteraj ligiloj redakti