Paniko

Subita sento de danĝera timo, kiu superas ĉian rezonadon aŭ logikan pensadon

Paniko estas subita teruro, ektimego, individua aŭ kolektiva, malhelpanta racian konduton. Ĝi okazas plej ofte ĉe katastrofoj, tiel oni jam devas analizo dum konstruado la eblan panikajn reagojn (ekz. pordoj devas malfermiĝi eksteren).

Oni uzas la vorton ankaŭ en la psiĥologio kaj en la sociologio kiel sinonimo de la ne-trapensita, histeria agado ("pordoferma paniko", "borsa paniko" ktp. – vidu ankaŭ histerio).

La vorto paniko venas verŝajne el la greka mitologio, de la dio Pajno, kiu onidire kapablis kaŭzi timegon en koroj de malamikoj de siaj apogitoj.

Vidu ankaŭ redakti