Pantanalo
Pantanalo, portugallingve Pantanal (laŭlitere "marĉaro"), estas grava malsekejo kaj ekosistemo de Sudameriko. Ĝi havas ĉirkaŭ 230 mil km². Ĝi okupas la centron de Brazilo (parto de Mato Grosso kaj Mato Grosso do Sul) kaj nordo de Paragvajo kaj okcidento de Bolivio (kie oni nomas ĝin Chaco [ĉako] hispanlingve). Unesko konsideras ĝin monda natura heredaĵo kaj biosfera rezervejo.
Pantanalo | ||
---|---|---|
Landoj | Brazilo, Bolivio, Paragvajo | |
Koordinatoj | 17° 24′ 0″ S, 57° 30′ 0″ U (mapo)-17.4-57.5Koordinatoj: 17° 24′ 0″ S, 57° 30′ 0″ U (mapo) | |
Areo | 878,71 km² (87 871 ha) [+] | |
Biomoj de regiono | Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Tipo de heredaĵo | Natura | |
Jaro | 2000 (24) | |
Numero | 999 | |
Areo | 187 818 km² (18 781 800 ha) | |
Kriterioj | (vii), (ix), (x) | |
![]() |
||
Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo, temas pri tersupraĵa ekoregiono el la neotropisa ekozono kiu biome apartenas al inunditaj herbejoj kaj savanoj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "pantanalaj inunditaj savanoj".
Ĝeneralaj aspektojRedakti
Pantanalo konstituas ebenaĵon kun ĉ. 230 mil km², el kiuj 150 mil km² troviĝas en Brazilo. Malgraŭ la noma signifo "marĉaro", ne estas multaj marĉoj en la ekoregiono. En brazila Pantanalo estas dek subregionoj :
- Cárceres, nordokcidente;
- Poconé, norde;
- Barão de Melgaço, nordoriente;
- Paraguai, oriente;
- Paiaguás (aŭ Taquari), centre;
- Nhecolândia, ankaŭ centre;
- Abobral, centre-sude;
- Aquidauana, okcidente;
- Miranda, sudoriente;
- Nabileque, sude.
Komence, la ekoregiono estis interna maro kiu sekiĝis milionoj da jaroj antaŭ hodiaŭ. Restis ebenaĵo plena de montetoj kaj malfundaj depresioj. Tra ĝi kuras multaj riveroj de la baseno de rivero Paragvajo. La ĉefaj riveroj de la ekoregiono estas :
- rivero Cuiabá;
- rivero Piquiri;
- rivero São Lourenço;
- rivero Taquari;
- rivero Aquidauana;,
- rivero Miranda
- rivero Apa.
Estas du sezonoj: pluva kaj seka. Dum la seka sezono (majo-oktobro) aperas kampoj, kaj la riveroj revenas al siaj kursoj. Dum pluva sezono (novembro-aprilo), la riveroj eliras siajn enfluejojn kaj Pantanalo fariĝas interna lagego kaj la montetoj iĝis insuloj.
Bildaro de faŭnoRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Neotropisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
---|---|
NT0904 Evergladoj | Usono |
NT0907 Pantanalo | Bolivio, Brazilo, Paragvajo |
Eksteraj ligilojRedakti
- angle Ekoregiono NT0907 : Pantanalo (WWF)
- angle Pantanalo (WWF-Wildworld)
- angle Pantanalo (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Pantanalo (The Encyclopedia of Earth)
- angle Pantanalo (Globalspecies) Arkivigite je 2011-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Pantanal Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 101 : Pantanalaj inunditaj savanoj (WWF) Arkivigite je 2013-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Pantanalo (WWF)
- angle Pantanalo (UNESKO)
- angle Pantanalo (Google Maps)
- hispane Pantanalo (ECOA) Arkivigite je 2008-02-24 per la retarkivo Wayback Machine