Pantelleria

komunumo de Italio

Pantelleria ([pantelleria]; esperante eble Pantelerio) estas insulo kaj komunumo de Italio. Ĝi situas, 85 km sudokcidente de Sicilio kaj 70 km nordoriente de Tunizio en la Mediteraneo.

Pantelleria
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco TP Trapanio
Geografia situo 36° 50′ N, 11° 57′ O (mapo)36.83333333333311.95Koordinatoj: 36° 50′ N, 11° 57′ O (mapo)
Alto super marnivelo 5 m
Areo 83 km²
Loĝantaro 7352 (2023)
Loĝdenso 87 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj


Nomo de loĝantoj panteschi
Poŝtkodo 91017
Imposta kodo G315
Kodo laŭ ISTAT 081014
Telefona prefikso 0923
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Geografio redakti

 
Mapo

Pantelleria estas preskaŭ en la centro de la Kanalo de Sicilio, kiu disigas la Sicilion kaj la Nordafrikon.

Ĝi havas ovalan formon, longan ĉirkaŭ 15 km. Interne estas pluraj montetoj; la plej alta estas Montagna Grande (Granda Monto), 836 m.

Geologio redakti

La insulo havas vulkanan originon. Fakte, ĝi estas parto de submara vulkano, enhavanta plurajn kalderojn[1]. La ĉefaj kalderoj estas nun malaktivaj, sed erupcioj okazis ankaŭ en proksimaj epokoj: la lasta en 1891 for de submara truo 4 km norde de la marbordo[2]. Varmaj fontoj kaj etaj gejseroj montras ke la insulo estas vulkano nur dormanta sed ne malaktiva.

 
Marbordo

Historio redakti

Jam dum la prahistorio homoj loĝis en Pantelerio. Fenicoj fondis tie kolonion, verŝajne en la 7-a jarcento a.K.. Romio konkeris la insulon en 217 a.K.. En tiu epoko ĝi nomiĝis Cossyra.

Post la falo de la okcidenta romia imperio, Pantelerio estis konkerita de Justiniano la 1-a en 540. Sub la bizanca regado la insulo akiris la nomon Πατελαρέας (Patelareas), el kiu venas la nuntempa nomo.

Araboj okupis provizore la insulon en la 8-a jarcento kaj fikse en la 9-a jarcento. En 1123 la insulon konkeris la Normandoj de Sicilio. Poste Pantelerio restis parto de Sicilio, sub la samaj regantoj kiel ĝi; tamen plurfoje dum la 15-a kaj 16-a jarcento otomanaj ŝipoj atakis ĝin, detruis la urbeton kaj kaptis la loĝantojn.

 
Panoramo

Transporto redakti

Gravas la Flughaveno de Pantelerio.

Notoj redakti

  1. Zanon, Vittorio kaj Neri, Marco. (Evoluzione geologica di Pantelleria) (itale). INGV - Sezione di Catania. Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015.11.29.
  2. Pantelleria (angle). Global Volcanism Program. Smithsonian Institution - National Museum of Natural History (2013). Alirita 2015.11.29.