Pantoja (Toledo)

(Alidirektita el Pantoja)

Pantoja [pantOĥa] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Limas kun la municipaj teritorioj de Numancia de la Sagra, Borox, Alameda de la Sagra, Cobeja, Villaluenga de la Sagra kaj Yuncler, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Pantoja
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45290
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro María Ángeles García López
Demografio
Loĝantaro 3 388  (2010)
Loĝdenso 121 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 3′ N, 3° 50′ U (mapo)40.041666666667-3.8327777777778Koordinatoj: 40° 3′ N, 3° 50′ U (mapo) [+]
Alto 524 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Pantoja (Hispanio)
Pantoja (Hispanio)
DEC
Pantoja
Pantoja
Situo de Pantoja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pantoja [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Pantoja en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Pantoja" povus deveni el nomo de antikva posedanto de la domaro. En dokumentoj de mozaraboj de la 12a kaj 13a jarcentoj estas referencoj al tri personoj portantaj tiun nomon, nome Alfonso Pantoja, Pedro de Pantoja kaj Pedro Domingo Assacal konata per kromnomo de "Pantoja".

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Pantojanos. La censita populacio en 2010 estis de 3.388 loĝantoj kaj la denseco estas de 121 loĝ/km². Dum la 20a jarecnto la populacio kvarobliĝis, kaj dum la unua jardeko de la 21a jarcento estis milo da novaj loĝantoj.

Situo redakti

Pantoja estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 524 m; je 36 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 28 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°2′30″ N 3°49′58″ Ok.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio redakti

En 1173 aperas la unuan fojon la nom de la vilaĝo en dokumento de mozaraboj kiel domaro posedata de Toledo, kaj tiele estus ĝis kiam en 1628 ĝi akiris la titolon de Vilaĝo.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti