Pantomimo estas teatraĵo, en kiu la aktoroj esprimas sin nur per gestoj[1]. Ofte oni bezonas nur minimume da kulisoj kaj ĉiujn nevideblajn objektojn esprimas ankaŭ per gestoj, instigante tiel la fantazion de spektantoj diveni, pri kio temas. Pantomima aktoro estas nomata pantomimistomimo.

Speciala formo de pantomimo evoluis en la erao de silenta filmo. Tie estas tre realaj kulisoj, ankaŭ paroloj aperas en formo de intermetitaj surskriboj, tamen la agado mem estas esprimata per pantomimaj rimedoj, gestoj, gagoj kaj skeĉoj. Estiĝis miksaĵo de komikaj, groteskaj, farsaj kaj klaŭnaj scenoj.

Pantomimo kaj Esperanto redakti

Ekzistas filmo en kiu rolis Jerzy FORNAL, la plej granda mimo esperantista : 'La vorta klaso' de Giorgio Silfer el 1997[2].

Majstroj de pantomimo redakti

 
Pantomimo Pablo Zibes

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro
  2. La vorta klaso, 1997. Premiero en Sofio, 1997: Teatrofako de LF-koop, reĝisoro Teo Jurukov. Eldonita en la revuo Literatura Foiro, en Esperanta Songazeto kaj kiel aparta vidbendo ĉe LF-koop. La vorta klaso estas satiro pri degenerinta Esperantujo, kie la homoj ne plu parolas lingvon, sed nur lingvas parolon. la fimo estas spektebla per vidbendo "Espere despere" eldonita de LF -koop.