Papaĝi, ĝuste Sri HWL Poonja (naskiĝis la 13-an de oktobro 1910 en Guĝranvala, mortis la 6-an de septembro 1997 en Laknaŭo) estis hinduisma guruo. Lia patrino estis fratino de Rama Tirtha, unu el la plej kontaj sanktuloj de Barato. Infanaĝe spertis multe da vizioj de Dio.

Papaĝi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1910 (1910-10-13)
en Guĝranvalo
Morto 6-an de septembro 1997 (1997-09-06) (86-jaraĝa)
en Laknaŭo
Religio hinduismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Alia nomo Papadží • Papaji vd
Okupo spiritual teacher vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mesaĝo redakti

Papaĝi ne identiĝis kun ajna religiotradicio.

Lia instruado estis konforma kun tio, kion transdonis al li lia guruo Ramana Maharŝi. Lian stilon kaj manieron de instruo oni komparis al diversaj instruistoj de zeno. Ofte substrekis ke ekzistas neniu diferenco inter instruisto kaj disĉiplo. Ankaŭ ofte diris, ke liaj vortoj povas nur indiki la lastan veron, sed ne estas la lasta vero, kaj la kompreno mem sen tuŝebla sperto ne sufiĉas.

Papaĝi instruis memkonadon, serĉadon de la vera mio kaj senperan spertadon de tio. Malgrau la fakto, ke pluraj homoj post renkontiĝo kun li spertis iluminiĝon, li reĵetis propran meriton. Inter tiuj personoj estas nuntempaj spiritaj instruistoj, kiel Gangaĝi, Mooĝi, Izaak Shapiro, Neelam, Madhukar, Pari, Avinaŝ, Gjandeva, Andrew Cohen, Catherine Ingram, Judhiŝtara, Ganga Mira aŭ David Godman, kiu post lia morto eldonis kaj redaktis lian biografion.

Eksteraj ligiloj redakti