Papa Ŝtato

eksa ŝtato (752–1870) en Itala Duoninsulo, regita de la Romkatolika Papo
(Alidirektita el Papa ŝtato)

La Papa ŜtatoEklezia Ŝtato (latine Status Pontificius (pontifex, "pontofaranto", estas latina nomo por la papo), Status Ecclesiasticus ("ŝtato eklezia") aŭ Dicio Pontificia ("regoteritorio papa"), en iuj lingvoj, ekzemple la angla, franca kaj hispana, nomata plurale, tial foje ankaŭ en Esperanto alternative plurale "Papaj Ŝtatoj") estis suverena ŝtata teritorio de la papoj, kiu estiĝis dum la jaro 756 per donaco de la franka reĝo Pipino la 3-a. Tiu ŝtato (itale Stato Pontificio, Stato della Santa Chiesa) estis bazo de ŝtata alianco, kiu dum la mezepoko pli kaj pli etendiĝis ĝis la Adriatiko. Krom tio apartenis al la ŝtato du suditaliaj napolaj areoj kiel ferma eksklavoBenevento kaj Pontecorvo. El la nunaj itala regionoj apartenis al la Papa Ŝtato Lazio (Latium), Umbrio (Umbria), Markio (Marche) kaj parto de Emilio-Romanjo (Emiglia-Romana). La Papa Ŝtato daŭris ĝis la unuiĝo de Italio de la jaro 1870, kiam oni integrigis la teritorion en la nunan ŝtaton Italio.

Papa Ŝtato
Origina nomo Status Pontificius
Status Ecclesiasticus
Dicio Pontificia
 Mezepoka Reĝlando de Italio
 Bizanca gubernio de Raveno
 Duklando de Romo
7541870 Itala reĝlando 
Vatikanurbo 

historia lando • suverena ŝtato • confessional state
Geografio
la Papa Ŝtato kun eksklavoj en 1700
la Papa Ŝtato kun eksklavoj en 1700
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
romia skudo (ĝis 1866), papa liro (1866-1870)
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Mezepoka Reĝlando de Italio Mezepoka Reĝlando de Italio
Bizanca gubernio de Raveno Bizanca gubernio de Raveno
Duklando de Romo Duklando de Romo
Postsekvaj ŝtatoj:
Itala reĝlando Itala reĝlando
Vatikanurbo Vatikanurbo
Historio
vdr

Historio redakti

La papoj jam dum la 4-a jarcento havis bienojn ĉirkaŭ Romo, sed ilia potenco fortiĝis dum la 5-a jarcento, kiam la loĝantoj de la provinco esperis protekton de la papeco kontraŭ la barbaroj, post disfalo de la Okcident-Romia Imperio.

Ĉirkaŭ la jaro 750, papo Stefano la 2-a petis helpon de la franka reĝo Pipino la 3-a kontraŭ la langobardoj. Pipino redonis la mezitalajn teritoriojn dum 754 al la roma episkopeco, malatentante teritoriajn postulojn de la Bizanca Imperio. En la Paco de Pavio de 756, la langobarda reĝo Aistulfo cedis pri certaj mez- kaj norditalaj teritorioj. Tiam venis sub regadon de la papoj Ravenna kaj ties ĉirkaŭo, la Pentapolis (5 urboj apud la Adriatiko de Rimini ĝis Ancona) kaj la ĉirkaŭaĵo de Romo. Kiam la papoj interkonsentis kun la normanoj dum la 11-a jarcento, ili akiris eĉ la princlandon de Benevento.

Dum la mezepoko la papoj fortigis sian potencon, kvankam ankaŭ fortiĝis la feŭduloj ekde la 9-11-a jc. La papoj daŭre kontraŭstaris la germanajn-romiajn imperiestrojn ekde mezo de la 11-a ĝis la 14-a jarcento. La kontraŭstaro akriĝis pro la heredo de la grafino Matilda de Toskanio, kiu testamentis siajn posedaĵojn unuafoje dum 1102 al la papa ŝtato, sed dum 1111 ŝanĝis tion favore al la imperiestro Henriko la 5-a.

La papa potenco estis pli laŭnoma ol vera, precipe post ekapero de komun-tipaj urbaj registaroj (ĉefe en Romanjo). Kiam la papa sidejo iĝis Avinjono anstataŭ Romo (13091377), kelkaj partoj de la Papa Ŝtato iĝis sendependaj kaj tio daŭris ĝis 1417. En kelkaj urboj fakte pli regis lokaj dinastioj ol papa komisiito.

La Papa Ŝtato havis la plej grandan etendiĝon dum Julio la 2-a (1503–13) ekde norda Parma kaj Bologna tra Umbrio ĝis Campagna (sude de Romo). La Papa Ŝtato neniam estis politike grava ŝtato.

 
la Papa Ŝtato en 1870
 
kunigo de la flago kaj emblemo de la Papa Ŝtato nun estas la flago de Vatikanurbo

Fine de la 18-a jarcento komenciĝis disfalo de la Papa Ŝtato: Fine de la 1790-aj jaroj la francoj akiris hegemonion en la itala duoninsulo sub gvido de Napoleono. Dum 1799 oni forprenis la laikan potencon de la papo, kaj oni disdonis la papan Ŝtaton al la Cisalpa Respubliko kaj al la Roma Respubliko, poste dum 1808–09 la teritorio iĝis parto de la Itala Reĝlando, kiu mem estis parto de la Franca Imperio. Dum 1815, la Viena Kongreso restarigis la papan potencon en la eklezia ŝtato, sed la ideoj de la franca revolucio jam estis disŝutitaj. Kontraŭ la eklezia regado komenciĝis ribelo dum 1830–31, poste dum 1849.

Dum la jaro 1859, loĝantaro de Emilio, Umbrio kaj Markio voĉdonis por aliĝo al la Itala Reĝlando, Dum 1870 la itala armeo okupis la restintan papan teritorion. La papoj ne akceptis perdon de sia laika potenco. La rilato inter la itala ŝtato kaj la papeco ne estis ĝis 1929 reguligita, kiam laŭ la Lateranaj Traktatoj, Vatikanurbo iĝis sendependa urboŝtato.

Vidu ankaŭ redakti