Papa komploto

fikcia konspira teorio en Anglio

La papa komploto (anglalingve Popish Plot) estis katolika konspiro okazinta en Anglio inter 1678 kaj 1681. La komploto estis fakte parto de pli vasta konspiro por malrekomendi la katolikojn en Anglio.

Ludkarto el 1849 pri la papa komploto.

En 1678, du koruptaj anglaj ekleziuloj nomitaj Titus Oates kaj Israel Tonge anoncis, ke ili ĵus malkovris "papan komploton" pri la murdo de la reĝo Karlo la 2-a kaj lia anstataŭigo per Jakobo, lia romkatolika frato. Nekonformistoj tuj subtenis la anglikanan partion Whig, kiu konsekvence gajnis la sekvan elektadon en la House of Commons. En 1679, la anoj de Whig voĉdonis la Exclusion Bill, kiu malebligis la kronigon de Jakobo, sed la leĝo ne estis akceptita de la House of Lords.

Oni poste sciiĝis, ke Oates kaj Tonge fakte mensogis, kaj la partio Whig spertis malpopularecon.