Papajo
Papajo (Carica papaya, ankaŭ melonarbo) estas molatrunka arbedo, kiu apartenas al la planta familio de melonarbacoj. La arbedo originas el malaltebenaĵo kaj marbordaj regionoj de tropika Ameriko. La hispanoj provis jam en la 16-a jarcento transplanti tiun neotropisan vegetaĵon al la Antiloj kaj la Filipinoj. Hodiaŭ ĝi estas kultivata dise en la tropikoj kaj subtropikoj.
Papajo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Papajo (papaja planto) kun nematuraj papajfruktoj
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Carica papaya L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Frukto
redaktiLa papaja frukto estas long-ovala aŭ ronda, ĉirkaŭ 25 cm granda kaj povas pezi 3 ĝis 6 kg. En Eŭropo aperas surmarkete nur la selektita variaĵo nomata havaja papajo, kies ekzempleroj pezas pli malpli 0,5 kg.
Filmo
redakti- la odoro de la verda papajo, Vjetnamo/Francio 1993, Reĝisoro: Tran Anh Hung