Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Papavo
Papaver nudicaule
Papaver nudicaule
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Papavacoj Papaveraceae
Genro: Papavo Papaver
L.
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Papavo[1], papavero[1] (Papaver) estas genro el la familio de papavacoj.

Papaver rhoeas

Kelkaj speciojRedakti

  • Papaveto (Papaver rhoeas) (Reado[2])
  • Pansema papavo, opipapavo (Papaver somniferum). Ĝiaj semoj estas spicaĵo ofte uzata en pano kaj dolĉaĵoj. En Afganio oni produktas ĝin por drogo.
  • Ornama papavoOrienta papavo (Papaver orientale), plurjara staŭdo,disvastiĝis en Anatolio
  • Braktea papavo (Papaver bracteatum), disvastiĝis en la Kaŭkazo, Anatolio, Irano (nord-okcidente) kaj Armenio, riĉe enhavas bazmaterialon (tebainon?) por farmacia sintezo de morfino, kodeino, nalaksono)
  • Alpa papavo (Papaver sendtneri)
 
Papavo, Opipapavo (Papaver somniferum)
 
Papavo, Papaver lateritium

SimbolikoRedakti

Papavoj estas, precipe en Britio, simbolo de la Unua Mondmilito, precipe ĉar ili abunde floris en la batalkampoj de Flandrio. ( komparu kun In Flanders Fields).

Oni produktas papavon en Hungario, kie ĝi estas tre ŝatata manĝaĵo, krome fariĝas el tio medikamento.[mankas fonto] Vidu: Tiszavasvári! En Afganio oni produktas ĝin por drogo.

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 en vortaro.net
  2. NPIV [1] Alirita la 14an de Junio 2018.

Vidu ankaŭRedakti