Papera betulo
La papera betulo (Betula papyrifera), ankaŭ nomata amerika blanka betulo, apartenas al la familio de la Betulacoj (Betulaceae). Ĝia hejmregiono estas Nordameriko.
Papera betulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
papera betulo (Betula papyrifera)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Nomo redakti
La nomo papera betulo kaj la speciepiteto papyrifera rilatas al tio, ke la arboŝelo de la betulo estas uzata de la praamerikanoj kiel papersimilan materialon por surskribi. La ligno estis uzata de la praamerikanoj por konstrui kanoton.
Priskribo redakti
La paperbetulo estas somerverda, mezgranda arbo kiu iĝas 20 ĝis 35 metrojn alta. La blanke brila ritidomo defalas en malgrandaj horizontalaj strioj.
Kiel ĉiu betulspecio, ankaŭ la papera betulo estas polenigata pere de vento. La floraro estas 3 ĝis 6 centimetrojn longaj amentoj. La multaj malgrandaj semoj havas flugilojn.
La kromosomnombro estas 2n = 56, 70 aŭ 84.
Disvastigo redakti
La papera betulo venis el la norda Nordameriko. Ĝi kreskas origine de Novlando en la oriento al Alasko en la okcidento, en la sudo ĝis Pensilvanio kaj Vaŝingtonio. Kelkaj trovejoj ankaŭ ekzistas en la montoj inter Norda Karolino kaj Koloradio.
Simboliko redakti
La paperbetulo estas la ŝtata arbo de la kanada provinco Saskaĉevano kaj de la usona ŝtato Nov-Hampŝiro.
Taksonomio redakti
sinonimo de Betula papyrifera MARSHALL estas Betula papyracea AIT.