Papermaĉaĵo estas miksaĵo de akvo, paperofibroj kaj gluo, el kiu eblaj krei malpezajn, stabilajn, relative grandajn kaj relative malmultekostajn bustojn, statuojn, skulptaĵoj, maskojn aŭ similjn dekorajn objektojn, ankaŭ elementojn por muroj kaj plafonoj kaj eĉ por eksteraj fasadoj de konstruaĵoj. En kelkaj kazoj, aliaj aldonaĵoj, kiel ekzemple kretoargilo, estas aldonitaj. Papermaĉaĵo estas foje ankaŭ (sed malĝuste) komprenata kiel tavola strukturo de gluitaj paperfolioj: vera papermaĉaĵo devas konsisti el detale dispecigitaj papereroj.

en la fervoja stacidomo de Groningen, la plafonaj ornamaĵoj estas faritaj el papermaĉaĵo[1]

Por fari la substancon, papero ŝirita en etajn pecojn estas miksita kun akvo kaj gluo por formi malmolan paston. Post sekiĝo, ĉi tiu pasto akiras certan firmecon. Papermaĉaĵo estas do bone taŭga por modelado, sed bezonas sufiĉe longan tempon por sekiĝi kaj dum la prozezo de sekiĝo ankoraŭ perdas volumenon. Tamen, se la produktado finiĝis, produktaĵoj el la substanco estas relative longvivaj - kompreneble eblas facile detrui ilin kiel lignaĵo per fajro aŭ same detrui ilin perforte kiel porcelano aŭ vitro, sed se zorgeme traktata, ekzemple kapoj de pupoj el la 19-a jarcento faritaj per papermaĉaĵoj ankoraŭ vivas kaj videblas en la 21-a jarcento.

Historio redakti

Origine el Azio, papermaĉaĵo konatas en Eŭropo ekde la 15-a jarcento. Komence oni faris ĉefe reliefojn kaj figurojn por kristnaskaj kripoj. La aldono de altaj proporcioj de kreto kreas la tiel nomatan ŝtonkartonon, kiu estas uzata ekde la 17-a jarcento por la produktado de pupoj. En Meksiko kaj Latinameriko oni ekde la alveno de la unuaj eŭropanoj tradicie uzas ĝin por fari pinjatojn.

En Germanio, en la 18-a jarcento aŭdace ne nur internaj dekoraĵoj de muroj kaj plafonoj, sed ankaŭ tutaj eksteraj fasadoj de reprezentaj konstruaĵoj estis faritaj el papermaĉaĵo - renomaj ekzemploj estas la kastelo kaj ankaŭ la urba kirko de Ludwigslust en la nuna nordorienta parto de Germanio aŭ la kastelo de Erbach en la nuna sudokcidenta parto. Atentindas ke en Ludwigslust, kie krome uziĝis blokoj el blanka sabloŝtono, la papermaĉaĵa koloro estis adaptita al la ŝtona strukturo, kaj same en Erbach, kie multe uziĝis ruĝeca sabloŝtono el la proksima montaro Odenvaldo - tie do la papermaĉaĵa fasado aspektas ruĝeca aŭ rozeca. Foje per papermaĉaĵo oni ankaŭ imitis la strukturon de marmoro, kaj tiucele ankoraŭ pentris pretajn fasadojn, internajn murojn kaj plafonojn per marmorecaj dekoroj. Kompreneble la substanco ne nur uziĝas por konstruaĵoj kiuj laŭ sia celo estu longvivaj, sed eĉ pli por fasadaj dekoraĵoj en teatro, opero kaj kino.

 
la kastelo de Ludwigslust
 
la urba kirko de Ludwigslust
 
la kastelo de Erbach

Referencoj redakti