Papilia efiko

la koncepto, ke malgrandaj kaŭzetoj povas kaŭzi grandajn rezultojn en kompleksa, nelineara sistemo

Papilia efiko estas esprimo, kiu entenas gravecon de la komencaj kondiĉoj en teorio de kaoso. Baza principo estas, ke etaj modifoj de la komencaj kondiĉoj en dinamika sistemo povas ŝanĝi grave la longtempan funkciadon de la sistemo, povas konduki al neatendita ĉena reakcio.

Pri ĝi verkis studaĵon Edward Lorenz [edvard lorenc] en 1963 por la Novjorka Scienca Universitato. Laŭ la studaĵo, „iu meteologo rimarkis, ke tiu teorio estas ĝusta, tiam unuopa flugilfrapo de mevo povas ŝanĝi por eterno la proceson de la meteologio”. En pli postaj prelegoj, studaĵoj de Lorenz, li uzis la papilion, kiun verŝajne inspiris bildo, produktita de Lorenc-atraktoro, kiu similas al papilio. Laŭ aliaj teorioj, la papilio estas naskaĵo de fikcio, kies bazo estas novelo de Ray Bradbury, verkita en 1952 ("A Sound of Thunder"), kvankam tion nenio pruvas.

Graveco de agnosko de la papilia efiko estas, ke ŝanĝiĝon de kompleksaj sistemoj - ekz. vetero, borso - oni ne povas bone aŭguri je difinita tempo.

Ekzemplo de papilia efiko: La tunizia junulo Mohamed Bouazizi ne havis vendopermeson pri legomoj, tiel policanoj konfiskis liajn varojn, aŭtomobilon. Pro la senespera situacio kaj la polica humiligo, li bruligis sin publike. Lia morto kaŭzis amasprotestojn kaj tio kondukis al fuĝo de la aŭtokrata prezidento Zine El Abidine Ben Ali kaj al demokratiaj reformoj en la lando. La sukceso de la amasprotestoj instigis junulojn en Egiptio kaj en aliaj arabaj landoj same protesti por libereco, liberaj elektoj, reformoj.

Papilia efiko en kulturo kaj socio redakti

Ĉina proverbo asertas, ke la flugil-batado de papilio estus perceptebla ĉe la kontraŭa flanko de la mondo. Ĉi tiu aserto, kune kun la esploroj de la matematikisto kaj meteologo Edward Lorenz, estas la fundamento de unu el la plej diskonigitaj teorioj en filmoj: la efiko de la papilio. Laŭ ĝi, la flugil-batado de papilio en Hongkongo povas okazigi tempeston en Novjorko. Tutcerte, perturbo kiu estas malgranda en sia komenco, se ĝi pligrandiĝas post ĉiu ripeto, povus kaŭzi enorman rezulton post kelke da tempo. Tiel, laŭ ĉi tiu fizika teorio, reale nomita la teorio de la ĥaoso, sistemo tiel kompleksa kiel la universo estas tute neprognozebla. Do, sen-fina ripetado de agoj, inter kiuj unuavide ŝajnas ne ekzisti ligilo, povus okazigi ne-antaŭvideblan rezulton.

Edward Lorenz en la jaro 1963, realigis veterajn kalkulojn laŭ kompleksaj ekvacioj pere de komputilo, pere de tiuj kalkuloj li deziris konstati, ĉu la vetero sekvis regulajn kalkulojn. Dum la maŝino finis tiujn kalkulojn li decidis prepari kafon, do, li ne sekvis la kalkulojn realigatajn de la komputilo dum kelkaj minutoj. Kiam li revenis en la labor-tablon li vidis, ke la rezultoj atingitaj de la komputilo estis tute malsimilaj al tiuj de antaŭe nur pro uzo de nur tri decimaloj post ĉiu nombro.

Holivudo jam diskonigis tiun teorion okaze de kelkaj filmoj. En unu el ili, pritraktanta vojaĝojn en la tempo, turistoj en la dinosaŭra epoko estis avertitaj tuŝi nenion dum la vizito al pasinteco. Tamen, unu el tiuj vojaĝantoj prenis kaŝite ekzotan floron en la ĵurasia epoko, kiam li revenis en la nun-tempan epokon, la mondo estis tute malsimila al tiu antaŭe konata, pro la fakto, ke la malapero de tiu simpla floro provokis sinsekvajn ŝanĝojn dum milionoj da jaroj.[1]

Notoj redakti

  1. Por la tuta ĉapitro "La efiko de la papilio", Gazeto Andaluzia, 33-a Jarkolekto, Septembro 2019, N-ro 114, pp. 3-5.