Por samtitola artikolo vidu la paĝon Paraíso (San-Paŭlio).

Paraíso estas unu el la 17 komunumoj de la meksika subŝtato Tabasco, kiu situas en sudorienta parto de Meksiko (survoje al la duoninsulo Jukatano, ĉe la meksika golfo. La ĉefurbo de la komunumo ankaŭ nomiĝas Paraíso. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 27014.

Paraíso
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo kaj urbo
Lando Meksiko
Ŝtato Tabasco
Poŝtkodo 86600
Kodo laŭ INEGI 27014
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78 519
Loĝdenso 237 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 23′ N, 93° 12′ U (mapo)18.383333333333-93.2Koordinatoj: 18° 23′ N, 93° 12′ U (mapo)
Alto 10 m
Areo 577,6 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Paraíso (Meksiko)
Paraíso (Meksiko)
DEC
Paraíso
Paraíso
Situo de Paraíso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paraíso Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 78519 loĝantojn. El tiuj estis 38900 viroj kaj 39619 virinoj. La komunumo havas surfacon de 577,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 10 metroj super la marnivelo.

En la komunumo ekzistas 49 tiel nomataj loĝlokoj (laŭ INEGI statistike por urboj, vilaĝoj, domaroj).

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 1751,2 mm/m² de precipitaĵo. Kiel en la tuta substato en la komunumo relative ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 57576 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 101 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,18 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti