Malfermi la ĉefan menuon
Parabolo en Agnam-Goly, vilaĝo de orienta Senegalo

Parabola anteno (komune nomata parabolo) estas anteno garnita per paraboloida reflektilo. Ĝi uzas la econ de revolucia paraboloida spegulo, kiu koncentras radiadojn en sian fokuson, tie kie estas la antena ondokaptilo.

Tia anteno estas nomita universa ĉar ĝi teorie povas fokusigi ondojn de iu ajn ondolongo, sed estas interesa nur se ĝia diametro superas kvaroblon de longo la ricevota ondo. Ĝi estas uzata en la L-bendo: inter 1,4 kaj 1,5 gigahercoj.

La radio-amatoroj uzas tian antenon supre de 430 megahercoj, tio, kio neprigas paraboloidojn de pli ol 4 metroj de diametro.

Tiel paraboloida spegulo fokusigas radiadan faskon.

La parabolaj antenoj ĉefe utilas ricevi elsendaĵojn de satelita televido, aŭ aliajn satelitajn komunikaĵojn. Ili tre utilas kaj en profesia kaj en amatora radioastronomio.

radioteleskopo Effelsberga kun 100 m diametro

Radioteleskopo uzas grandegan parabolan antenon.

Datumoj de la parabola anteno de RaistingRedakti

Vidu la artikolon Radioteleskopo Raisting

  • diametro de la ĉefa parabolforma reflektoro: 25 m
  • gajno de la anteno je 4,170 GHz: 58 dBi, je 6,390 GHz: 61,5 dBi
  • duonvalora larĝeco de la send- kaj ricevfasko je 4,170 GHz: 0,2 gradoj
  • rotacia rapideco: 1,8 gradoj/s
  • birprecizeco: 0,02 gradoj
  • diametro de la radarkupolo: 48,8 m

Eksteraj ligilojRedakti