En taksonomio grupo estas parafiletika kiam tiu inkludas komunan praulon de ties membroj, sed ne ĉiujn posteulojn de tiu. Grupo konstituiĝas kiel parafiletika kiam al klado (evolua branĉo) oni forprenas unu aŭ pliajn grupojn holofiletikajn.

La reptilioj estas grupo parafiletika. Tiu grupo povas iĝi monofiletika se oni inkludas la birdojn

La tradiciaj klasigoj plenplenas je parafiletikaj grupoj, kiaj la kriptogamoj, senvertebrulojPongedoj. En ĉiu kazo la grupo difiniĝas per la ekskludo de malpligranda grupo ene de alia pligranda: la kriptogamoj estas plantoj kiam oni ekskludas la fanerogamojn; la senvertebruloj estas la animaloj kiam oni ekskludas la vertebrulojn; la pongedoj estas la Homoideoj kiam oni ekskludas la homedojn. Tiele ĉiu grupo aperas difinita negative, laŭ trajtoj mankantaj, anstataŭ pozitive, laŭ trajtoj kunhavataj de ties membroj.