Catarina Álvares Paraguaçu, aŭ simple Paraguaçu (esperante: Paragŭasuo), kun la signifo "granda maro", estis indianino el la tribo de Tupinambaoj, naskiĝinta en la regiono de la nuna ŝtato Bahia en Brazilo.

Ŝin liveris la patro, tribestro, al edziĝo kun la portugalo Diogo Álvares Correia, poste famiĝinta per la kromnomo Karamuru, kiu havis grandan influon al la Tupinambaoj. Ŝi adoptis la kristanan nomon Katarina de Brazilo. Laŭ bapto-atesto verkita en junio 1528 en Saint-Malo (Francio), kaj retrovita en Kanado, ŝia vera nomo estis Guaibimpara'.

Oni konsideras ŝin biologia patrino de parto de la brazilanoj. Ŝi mortis en granda aĝo ĉirkaŭ 1586 kaj farigis testamenton, ankoraŭ ekzistantan, laŭ kiu ŝi heredigis siajn posedaĵojn, i.a. parton de la nuna centro de urbego Salvadoro, al benediktaj monaĥoj. Ŝi estas entombigita en la Preĝejo de la Graco, kiun ŝi konstruigis ĉ. 1535, en Salvadoro.