Paragvajo en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Paragvajo en la Olimpikoj ekde la jaro 1968 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 13 someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj nur unufoje estis paragvaja partoprenanto: la tiam 22-jaraĝa alpa skiistino Julia Marino devenis el Paragvajo, sed en aĝo de 6 monatoj adoptiĝis usona familio, pasigis sian vivon en Usono, kaj ĝis 2013 ankaŭ konkuris kiel usuna sportisto en skiado, sed tiam ŝi decidis voli partopreni nome de sia biologia devenlando kaj kvalifikiĝis por la Vintra Olimpiko 2014. La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte unu medalon: Temis pri arĝenta en la Somera Olimpiko 2004, kiun atingis la paragvaja nacia teamo de futbalo en finala matĉo en Ateno malvenkinta kontraŭ la argentina nacia teamo de futbalo - specifaĵo de tiu olimpiko estis ke ĉiuj futbalistoj krom tri en la teamo devis esti sub 23-jaraĝaj.

La olimpika flago

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti