Perfekteco (budhismo)
(Alidirektita el Paramito)
Perfektecoj estas virtoj, kiuj estas disvolvigitaj de bodisatvoj dum nekalkuleblaj vivoj kaj kiuj kondukas al realigo de budheco.
Perfekteco (budhismo) | |
---|---|
Tradukoj de पारमिता (Pāramitā) | |
Esperante | Perfekteco |
Palie | पारमी (pāramī) |
Sanskrite | पारमिता (Pāramitā) |
Japane | 波羅蜜 (Haramitsu) 波羅蜜多 (Haramitta) |
Tibete | ཕ་རོལ་ཏུ་ཕྱིན་པ། (pha rol tu phyin pa) |
Terminaro de Budhismo | |
|
En Teravado tradicie estas indikataj dek moralecoj (nomoj en palie):
- danao : malavaremo, donado sin mem
- ŝilo : moralemo, ĝusta traktado
- nekamo : abstinemo
- praĝnjo : saĝeco, enrigardo
- virjo : energiemo, persistemo, klopodemo
- kŝantio : pacienco
- saĉo : verdiremo, honesteco
- aditano : energiemo, decidemo
- metao : afablemo
- upeko : trankvilemo
En mahajana budhismo, en kiu la paramitoj havas multe pli gravan rolon, Praĝnaparamita sutro kaj Lotosa sutro nomigas ses moralecojn (nomoj en sanskrito):
- Danaa paramito : malavaremo, donade sin mem
- Ŝila paramito : moralemo, ĝusta traktado
- Praĝnja paramito : saĝeco, enrigardo
- Kŝantia paramito : pacienco
- Virja paramito : energiemo, persistemo, klopodemo
- Djana paramito aŭ smṛti : koncentriĝo
Pli posta Daŝabhumika sutro citas pluajn kvar:
- 7. upaja : kapablemo
- 8. pranidhana : promeso, decidemo
- 9. bala : spiritforto
- 10. ĝnjana : sciemo
Eksteraj ligiloj
redakti- Priskribo de ses perfektecoj Arkivigite je 2008-06-17 per la retarkivo Wayback Machine