Pardonpreĝejoj

(Alidirektita el Pardonemaj preĝejoj)

Pardonemaj preĝejoj aŭ ankaŭ Preĝejoj de pardono nomiĝas ses grandaj devene evangeliaj preĝejoj, kiuj estis konstruitaj en la 18-a jarcento en Silezio surbaze de ekzekucia receso al Altranstadta konvencio (1709).

La nomo de preĝejoj estas derivita parte de tio, ke estis al sileziaj evangelistoj donitaj el pardono de imperiestro Jozefo la 1-a, parte de tio, ke en ties konstruado la evangelistoj vidis apartan signon de Dia pardono.

La preĝejoj de pardono estis konstruitaj en Żagań (germane Sagan), Kożuchów (Freystadt), Jelenia Góra (Hirschberg), Kamienna Góra (Landeshut), Milicz (Militsch) kaj en Teŝino (germane Teschen, pole Cieszyn). Ili povis havi eksteran aspekton de preĝejo kaj ili povis havi turon. Kvar el ili estis konstruitaj kiel frabfakaj konstruaĵoj.

Ĝis hodiaŭ konserviĝis kvar el tiuj ĉi preĝejoj - en Jelenia Góra, Kamienna Góra, Milicz kaj en Teŝino. La preĝejo en Żagań estis malkonstruita en la jaro 1967, restis el ĝi sole turo; same tiel el la preĝejo en Kożuchów restis sole turo (konstruita en la jaroj 1826-1827). Sole Preĝejo de Jesuo en Teŝino estas ĝis hodiaŭ evangelia. La ceteraj konservitaj preĝejoj estis pro demografiaj ŝanĝoj en Malsupra Silezio post la dua mondmilito transprenitaj de romkatolika eklezio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kostely milosti en la ĉeĥa Vikipedio.

Bildaro redakti