Paris Match
Paris Match - prononco laŭ IFA pa.ʁi 'matʃ, en esperantlingva transskribo [PaRI MAĈ] - estas franca semajna revuo. Ĝi kovras la temarojn de grandaj naciaj kaj internaciaj novaĵoj apud raportaĵoj pri la vivstilo de famuloj. La revuo fondiĝis en 1949 per la industriisto Jean Prouvost. Rapide konatiĝis ĝia moto "Le poids des mots, le choc des photos" (en Esperanto "la pezo de vortoj, la ŝoko de fotoj"), kio akcentigis ke ĉiam redakte gravis kaj tekstoj kaj bildoj.
Paris Match | ||
---|---|---|
gazeto klaĉgazeta formato Klaĉrevuo | ||
Komenco | 1949 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Levallois-Perret | |
Fondinto(j) | Paul Gordeaux vd | |
Posedata de | Hachette Filipacchi Médias • Jean Prouvost vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Paris Match | ||
gazeto • klaĉgazeta formato • Klaĉrevuo | ||
---|---|---|
Speco | semajna revuo | |
| ||
Posedanto | konzerno Hachette Filipacchi Médias | |
Establodato | en marto 1949 | |
Fondinto(j) | Paul Gordeaux vd | |
Posedata de | Hachette Filipacchi Médias • Jean Prouvost vd | |
Stabo | interalie ĉefredaktisto Olivier Royant | |
Eldonkvanto | 684 056 (stato de 2006) | |
ISSN | 0397-1635 | |
| ||
Retejo | Paris Match | |
En 1976 Daniel Filipacchi aĉetis la finance tiam malbonfartan revuon, kaj transformigis ĝin al unu el la plej sukcesaj kaj influaj revuoj de Francio. La revuo estas nun parto de la amaskomunilika konzerno Hachette Filipacchi Medias, kiu estas posedata per la financa grupo Lagardère. [1]
En junio 1985, Paris Match vendis pli ol milionon da kopioj en ĉiuj kiam kovrante la temon de unua flugo de franca kosmonaŭto per la usona Kosmopramo. Benoit Clair, altranga verkisto por Paris Match estis la unua ĵurnalisto kiu rajtis aliĝi al la trejnado de la ŝipanaro de trejnado ĝis la ekflugo el Cape Canaveral. Serio da artikolo pri la trejnado estis publikigita en Paris Match la 22-an de aprilo 1985, la 17-an de junio 1985 kaj la 20-an de januaro 1986. [2]