Parisato, la plej juna filino de Artakserkso la 3-a de Persio, edziniĝis al Aleksandro la Granda en 324 a.K. dum la nomitaj Nuptoj de Suzo. Ŝi eble estis murditaj de la unua edzino de Aleksandro nome, Roksano, en 323 a.K.

Parisato la 2-a
Persona informo
Παρύσατις
Naskiĝo
Morto
en Suzo
Familio
Dinastio Aĥemenida dinastio vd
Patro Artaĥŝaŝt la 3-a vd
Gefratoj Artaĥŝaŝt la 4-a • Bistanes vd
Edz(in)o Aleksandro la Granda vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Post la morto de ŝia patro en 338 a.K., ŝia frato Arses regis dum mallonge, antaŭ esti sukcedita de sia duon-kuzo, Dario la 3-a, en 336 a.K.[1] Ŝajne post la morto de sia patro, Parisato kaj ŝiaj fratinoj pluloĝis en la kortego de Persio. Dum la kampanjo de Dario kontraŭ la invado de Aleksandro la Granda, Parisato kaj ŝiaj fratinoj, kun multaj aliaj membroj de la persa elito, akompanis la persan armeon. Post la Batalo de Iso en 333 a.K., Parisato kaj multaj el ŝia parencoj estis kaptitaj en Damasko fare de la Macedonia generalo Parmenio.[2]

Aleksandro redakti

Eble Parisato restis en Suzo kun la virinoj de la familio de Dario dum Aleksandro kondukis kampanjon en Hindion.[2] Laŭ Ariano, en 324 Parisato edziniĝis al Aleksandro en Suzo. Samtage, Aleksandro edziĝis ankaŭ al la plej aĝa filino de Dario, nome Statira. Edziĝante al ambaŭ virinoj, Aleksandro fiksis siajn ligojn al ambaŭ branĉoj de la reĝa familio de la Akemenida Imperio.[2][3] Tiuj nuptoj de Suzo daŭris kvin tagojn. Dum tiu tempo, 90 aliaj persaj nobelinoj estis edzinigitaj al Macedonianoj kaj al aliaj grekaj soldatoj kiuj estis fidelaj al Aleksandro.[3]

Referencoj redakti

  1. Garthwaite (2005), p. 39.
  2. 2,0 2,1 2,2 Carney (2000), p. 110.
  3. 3,0 3,1 O'Brien (2001), p. 197.

Fontoj redakti

  • Carney, Elizabeth Donnelly (2000), Women and Monarchy in Macedonia, Norman, OK: University of Oklahoma Press, ISBN 0-8061-3212-4
  • Garthwaite, Gene R. (2005), The Persians, Malden, MA: Blackwell Publishing, ISBN 1-55786-860-3
  • O'Brien, John Maxwell (2001), Alexander the Great: The Invisible Enemy - A Biography, New York: Routledge, ISBN 0-415-10617-6