Parkkaverno (Weimar)

muzeo en Germanio

La Parkkaverno (germane: Parkhöhle) estas subtera galeriaro en Vajmaro. La enirejo estas apud la Liszt-domo.

Parkkaverno
mingaleriomuzeo [+]
Koordinatoj50° 58′ 30″ N, 11° 19′ 52″ O (mapo)50.97511.3311Koordinatoj: 50° 58′ 30″ N, 11° 19′ 52″ O (mapo)

Parkkaverno (Turingio)
Parkkaverno (Turingio)
DEC
Parkkaverno
Parkkaverno
Lokigo de Turingio en Germanio

Map
Parkkaverno
Vikimedia Komunejo:  Parkhöhle Weimar [+]
vdr
Iama bombŝirmkelo.
Vajmara travertino.

Priskribo redakti

La Parkkaverno troviĝas en malalteco de 12 metroj kaj ŝuldas sian ekziston al la deziro de la grandduko Carl August havi propran bierfarejon en Weimar. La 500 metrojn longa ĉefa galerio estiĝis inter 1794-96. Iam ĝia komenco estis en nuntempe ne plu alirebla enroka kelo transflanke de Belvederer-aleo. Ĝia fino estas ĉe Nadelöhr ĉe la Ilm-rivero. Tie ĉi elfluas ankaŭ la akvo el subtere malfermita fonto. Ĝi fluas tra por la bierfarejo farita Brauchwasser-kanaleto nome Rösche. Fakte la konstruo de bierfabriko neniam estis realigita, sed tamen iĝis inter 1791-1815 late disbranĉiĝinta galeriosistemo pro ekspluato de sablo kaj ŝtongruzo. La poste replenŝutita branĉaro nur inter 1992-99 parte remalfermitis kaj muzee aranĝitis.

Kolekto redakti

La tuto permesas al la vizitantoj ravigan gvidon tra 200.000 jaroj da tera kaj homara historioj. Gravas la enrigardaj geologiaj dum subtera ekskurso. Tre impone estas la parto ĉe la iama bombrifuĝejo. En la surloka muzeo informatas i.a. pri la travertino vajmara, kies eksploro komenciĝis per la studoj de Goeto kaj lia filo August, kaj oni lernas multon pri la historio de galerifarado ĝenerale. Videblas ankaŭ fosilioj. La kaverno de tempo al tempo ankaŭ uzatas kiel ejo por diversaj aranĝoj, ne nur rilate al mineralogio.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 183-184
  • Marie-Luise Kahler: Parkhöhle Weimar. Chronik, Weimar 1997.
  • Gisela Maul: Parkhöhlenmuseum Weimar, Weimar 1999.
  • Walter Steiner: Große Parkhöhle unter dem Park an der Ilm. Exkursionspunkt 4, In: Exkursionsführer zur Geologie von Weimar und Umgebung (Ilmtal zwischen Weimar und Ehringsdorf). Geologische Exkursionen in Thüringen, Jena 2003, S. 23–28.
  • Ders.: Die Parkhöhle von Weimar. Abwasserstollen, Luftschutzkeller, Untertagemuseum. hrsg. von der Stiftung Weimarer Klassik, Weimar 1996.

Eksteraj ligiloj redakti