Parko Buttes-Chaumont

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Buttes Chaumont (pariza metrostacio).

La parko Buttes-Chaumont (france Parc des Buttes-Chaumont) estas publika parko lokita en Parizo, en la 19-a arondismento de la franca ĉefurbo. Ĝi etendiĝas sur 24,73 hektaroj, kaj estas do la tria plej vasta el la 426 parizaj ĝardenoj (la unua estas la parko de La Villette, kaj la dua estas la ĝardeno Tuileries). La parko naskiĝis okaze de la ĝenerala renovigo de Parizo fare de Napoleono la 3-a kaj la barono Haussmann, inter 1852 kaj 1870. Ĝia kreinto estis Jean-Charles Alphand, kiu ankaŭ konceptis interalie la boskon de Boulogne.

Parko Buttes-Chaumont
urba parko [+]

LandoFrancio

SituoParizo
- koordinatoj48° 52′ 49″ N, 2° 22′ 58″ O (mapo)48.8802777777782.3827777777778Koordinatoj: 48° 52′ 49″ N, 2° 22′ 58″ O (mapo)
Areo0,25 km² (24,73 ha) [+]

Parko Buttes-Chaumont (Parizo)
Parko Buttes-Chaumont (Parizo)
DEC
Parko Buttes-Chaumont
Parko Buttes-Chaumont

Parko Buttes-Chaumont (Francio)
Parko Buttes-Chaumont (Francio)
DEC
Parko Buttes-Chaumont
Parko Buttes-Chaumont
Map
Parko Buttes-Chaumont

Vikimedia Komunejo:  Parc des Buttes-Chaumont [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La parko kaj Parizo.
La lago.
Promenado en la parko.

Historio redakti

En tiu kvartalo antaŭe troviĝis gipsaj minejoj: la parko stariĝas sur la plej vasta eksminejo. La ĉefa enirejo situas sur la placo Armand-Carrel, kie cetere troviĝas la urbdomo de la arondismento, proksime al la metro-stacio Laumière sur la 5-a linio. La parko Buttes-Chaumont entenas tre diversajn plantojn, kaj estas biologie la plej riĉa parko de Parizo.

Vidindaĵoj redakti

En tiu parko krome troveblas :

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti