Parko de la Popolo (Kampinagrando)

(Alidirektita el Parko de la Popolo)

Parko de la Popolo (portugale Parque do Povo) estas malkovrata parko en urbo Kampinagrando kun celo gastigi okazaĵojn de la urbo. La plej fama okazaĵo kiu estas gastigata estas nomata "O Maior São João do Mundo".

Piramido de la Parko de la Popolo

LokoRedakti

La Parko de la Popolo enhavas areon de pli ol 42 mil kaj 500 kvadrataj metroj kaj situas en la urbocentro. En ĉi tiu parko estas la "Piramido de la Parko de la Popolo" (Pirâmide do Parque do Povo), kiu estas la sola kovrita areo de la parko. Ĝi aspektas kiel piramido.