Parkovo (Jalta municipo)

Parkovo (antaŭe "Nova Kuĉukkoj", ruse Парковое, ukraine Паркове, krime-tatare Yañı Küçükköy) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas 8,5 km okcindente de Simeizo kaj administre apartenas al la Simeiza komunumo. Apude pasas la la aŭtovojo Sebastopolo-Teodozio; la loĝloko estas ligita al Jalto kaj Simeizo per busa trafiko.

Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Parkovo
ruse Парковое
ukraine Паркове
krime-tatare Yañı Küçükköy
Apartenas al: Jalta municipo, Simeiza komunumo
Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 55′ O (mapo)44.40611111111133.908888888889Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 55′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~160 m
Loĝantaro: 481 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98683
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Nova Kuĉukkoj

Oficiala paĝaro nekonata

Parkovo (Krimeo)
Parkovo (Krimeo)
DMS
Parkovo
Parkovo
Parkovo
Situo de Parkovo sur la mapo de Krimeo
Parkovo (Jalto)
Parkovo (Jalto)
DMS
Parkovo
Parkovo
Parkovo
Situo de Parkovo sur la mapo de la Jalta municipo (la Simeiza komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Parkovo havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde la jaro 1971. Jam en la 19a jarcento ĉi tie ekzistis somerdomoj de riĉuloj kaj nobeloj. Interalie, ĉi tie troviĝis la somerdomo de granda rusa verkisto A. P. Ĉeĥov.

Ekde la jaro 1972 la loĝloko havas la nomon "Parkovo" pro la granda parka ensemblo, kiu antaŭ la Oktobra Revolucio apartenis al mecenato Ja. Ĵukovskij (la domo kaj la parko estis konstruitaj en la jaro 1905). La parkon plibeligis kelkaj statuoj de skulptisto A. Matvejev, tamen dum la Dua Mondmilito preskaŭ ĉiuj skulptaĵoj estis detruitaj (nur en la 60aj jaroj de la XXa jarcento la statuoj estis rekreitaj laŭ la kopioj kaj la restaĵoj).

Nun Parkovo estas signifa kurac-loko; ĉi tie estas kelkaj grandaj kuracejoj, i.a. la ripozejo "Krivoroĵskij gornjak".


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje