La monto Parkstein situas en la centro de la samnoma urbeto kaj altas 595 metrojn. Ĝi estas la plej suda estingiĝinta vulkano de Bavario. Inter la 11-a kaj la 18-a jarcento troviĝis burgo sur la pinto. Nuntempe kronas la pinton la preĝejo de Maria "Bergkirche". Parkstein estas populara loko por ekskursoj kaj Alexander von Humboldt priskribis ĝin kiel "la plej belan bazaltkonuson de Eŭropo".[1]

Parkstein
La vulkano Parkstein ene de la samnoma urbeto kun kapelo sur la pinto
monto • geotopo • vulkana kamentubo
Alteco 595 m
Situo Germanio
Geografia situo 49° 44′ N, 12° 4′ O (mapo)49.73194444444412.07Koordinatoj: 49° 44′ N, 12° 4′ O (mapo) f4
Parkstein (Bavario)
Parkstein (Bavario)
DEC
Parkstein
Parkstein
Situo de Parkstein
Map
Parkstein
vdr

Geologio redakti

 
Bazaltaj kolonoj

La vulkano de Parkstein estas eksa kondukvojo de magmo, kiu solidiĝis subtere sen erupcio de la vulkano kaj poste aperis sur la nivelo de tero pro la erozio de la ĉirkaŭanta, pli mola ŝtonaro.

La karakteriza formo de la bazaltaj kolonoj (vidu la bildon) kreiĝis dum la malvarmiĝo de la magmo pere de la kreo de etaj ŝrumpŝiroj. La direkto de la kolonoj ĉiam estas perpendikulara al la malvarmiĝanta surfaco. Tio permesas diveni la tiama pozicio kaj direkto de tiu surfaco.

Vulkanmuzeo redakti

Ekde la jaro 2013 ekzistas ĉe la monto vulkanmuzeo, kiu montras al vizitantoj informojn pri ĝenerala geologio, vulkanoj, la specifa monto kaj la historio de la ĉirkaŭanta urbeto. Estas ankaŭ simulado de vulkanelsputo kaj subtera ĉambro ene de la vulkano.[2]

Burgo redakti

La unua konata mencio de la burgo, kiu antaŭe okupis la pinton de la monto, okazis en la jaro 1052, kiam la burgo estis detruata de fajro. Post ĝia rekonstruo estis pluraj posedantoj, inter ili la grafoj de Sulzbach, Frederiko Barbarossa, Otto la 2-a de Bavario, Nurenbergo, Bohemio, la grafoj de Leuchtenberg, la Vitelsbaĥoj. Siatempe la burgo estis unu el la plej grandaj de la Supra Palatinato. Dum la 19-a jarcento komenciĝis la malrapida ruiniĝo. Inter aliaj, oni uzis ŝtonojn de la burgo por konstrui turon de la kirko de Weiden kaj por rekonstrui la urbeton Parkstein post ĝia fajra detruo. Nuntempe ekzistas nur malgrandaj ruinoj de la burgo.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  1. Robert Hoffmann: Die Entstehung einer Legende - Alexander von Humboldts angeblicher Ausspruch über Salzburg. HiN - Alexander Von Humboldt Im Netz. Internationale Zeitschrift für Humboldt-Studien 7 (12): 97-110. doi:10.18443/77 elŝuti
  2. https://www.vulkanerlebnis-parkstein.de/de/ Arkivigite je 2023-05-01 per la retarkivo Wayback Machine