Parlamenta baloto en Grekio 2009

La parlamenta baloto en Grekio 2009 okazis la 4-an de oktobro 2009. La baloto rezultigis absolutan plimulton por la ĝis nun opozicia Tutgrekia Socialista Movado (PASOK) sub sia gvidanto Georgios Papandreu en la grekia parlamento kaj gvidis al la fino de registara potenco de la ekde 2004 reginta konservativa partio Nea Dimokratia sub la gvido de la ĝisnuna ĉefministro Kostas Karamanlis.

Georgios Andrea Papandreu, gajninto de la baloto

La 2-an de septembro 2009 ĉefministro Kostas Karamanlis deklaris, ke li petis la grekian prezidenton Karolos Papulias pri plifruigita parlamenta baloto. Principe la venonta baloto nur okazintus en septembro 2011. La registaro de Kostas Karamanlis tamen estis pli kaj pli forte kritikata pro pluraj skandaloj kaj ĝenerale finance kriza situacio de la lando (iom pli detale pri tio eblas legi en la artikolo pri li mem).

En la parlamenta baloto de la 4-a de oktobro la partio de la opozicia gvidanto Georgios Papandreu klare venkis tiun de la ĝisnuna ĉefministro Kostas Karamanlis, kiu ankoraŭ dum la elkalkulo de la voĉoj deklaris sian demision kiel prezidanto de la partio Nea Dimokratia.

Kvankam en Grekio regas balotodevo por ĉiuj civitanoj inter 18 kaj 70 jaroj, nur 70,4 procentaĵoj de tiuj civitanoj fakte partoprenis la baloton.

Rezulto redakti

  
parlamenta baloto en Grekio la 4-an de oktobro 2009
fonto: grekia ministerio pri internaj aferoj Arkivigite je 2009-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
  partio   
%
voĉoj   seĝoj  
  PASOK
     43,92 %
3.011.521   160  
  Nea Dimokratia 
     33,48 %
2.295.318   91  
  Komunista Partio 
     7,54 %
517.062   21  
  LAOS 
     5,63 %
386.063   15  
  Radikalaj Maldekstruloj 
     4,60 %
315.501   13  
  Verduloj
     2,53 %
173.388   0  


 
disdivido de la parlamentaj seĝoj post la baloto 2009

La socialista partio PASOK per proksimume 44 procentaĵoj de la voĉoj povis gajni absolutan plimulton de la seĝoj en la grekia parlamento Vuli (160 el la 300 seĝoj).

La konservativa partio Nea Dimokratia perdis proksimume 8 procentaĵojn kaj atingis ankoraŭ 33,5 procentaĵojn (91 seĝoj).

Same en la parlamento reprezentiĝas la "Komunista Partio de Grekio" per 7,5 procentaĵoj (21 seĝoj), la dekstre popolisma "Popola Ortodoksa Alarmo" Laikos Orthodoksos Sinagermos (LAOS)“ per 5,6 procentaĵoj (15 seĝoj) kaj la "Koalicio de la Radikala Maldekstro" (SIRIZA) per 4,6 procentaĵoj (13 seĝoj).

La Ekologiistaj Verduloj nur atingis 2,5 procentaĵojn, malpli ol la 3 procentaĵoj necesaj por reprezentiĝi parlamente, kaj do ne ricevis parlamentan seĝon.

Vidu ankaŭ redakti

Pri la sekva evoluo vidu ankaŭ la artikolojn