Parlamento de Skotlando

parlamento de la Reĝlando Skotlanio ĝis 1707

La parlamento de Skotlando (skote Pairlament o Scotland, angle Parliament of Scotland, oficiale skote Estates o Pairlament, angle Estates of Parliament) estis la parlamento de la reĝlando Skotlando (skote Kinrick o Scotland). La parlamento, kiel aliaj tiaj institucioj, evoluis dum la mezepoko el la reĝa konsilio de episkopoj kaj grafoj. Ĝi estas unua identigebla kiel parlamento en 1235, dum la reĝado de Aleksandro la 2-a, kiam ĝi estis priskribita kiel 'kolokvo' kaj jam posedis politikan kaj juĝa rolon. De la frua 14-a jarcento, la reprezentejo de kavaliroj kaj grundoposedantoj fariĝis grava, kaj ekde 1326 reprezentantoj de la burĝoj ĉeestis. Parlamentantoj el la 'tri statoj' de pastraro, nobelaro kaj la burĝoj sidis en sola ĉambro.

Parlamento de Skotlando
parlamento • partially elected legislative house • unuĉambra parlamento
Komenco 1235 vd
Fino 1-a de majo 1707 vd
Poste Parliament of Great Britain • House of Commons of Great Britain • House of Lords of Great Britain vd
Lando(j) Reĝlando Skotlando vd
Sidejo Parliament House
vdr

La Parlamento de Skotlando kunvenis dum pli ol kvar jarcentoj, ĝis ĝi estis neniigita kadre de la premita unuigo de Anglio kaj Skotlando en 1707. Poste la Parlamento de Britio funkciis por kaj Anglio kaj Skotlando, tiel kreante la Unuiĝintan Reĝlandon de Granda Britio. Kiam la Parlamento de Irlando estis aboliciita en 1801, ĝiaj malnovaj membroj estis kunfanditaj en kio nun nomatas la Parlamento de Britio.

Vidu ankaŭ redakti