Parley P. PRATT, Sr. (n. la 12-an de aprilo, 1807 - m. la 13-an de majo, 1857) estis frua gvidanto de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, kaj (kune kun la pli juna frato Orson Pratt) en 1835 fariĝis unu el la fondaj membroj de la Kvorumo de la Dek du Apostoloj. Li estis misiisto, poeto, religia verkisto, redaktoro de la revuo The Latter-day Saints' Millenial Star (Jarmila Stelo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj). Li partoprenis la mormonan migradon al Utaho en 1847 sub Brigham Young.

Parley P. Pratt
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1807 (1807-04-12)
en Burlington
Morto 13-an de majo 1857 (1857-05-13) (50-jaraĝa)
en Alma
Mortis pro hommortigo vd
Tombo nekonata valoro vd
Religio Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Jared Pratt vd
Patrino Charity Dickinson vd
Infanoj Helaman Pratt • Isabella Eleanor Marden Robinson • Olivia Thankful Driggs vd
Profesio
Okupo presbiteropolitikisto • himnoverkisto • poeto • aŭtobiografo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Burlington (Novjorkio). Post edziĝo li iris kun la edzino al la regiono de Klevlando, Ohio. Li fariĝis adepto de restaŭrisma baptista sekto, sed dum vizito al la familio en Novjorkio en 1830, li legis la Libron de Mormono, konvinkiĝis pri ĝia vereco, kaj aliĝis al tiu movado.

En 1857, la jura edzo de lia 12-a edzino murdis lin.