Parley Parker Christensen
Parley Parker CHRISTENSEN [kristensen] (17-a de julio 1868 en Weston – 10-a de februaro 1954) estis usona esperantisto, advokato kaj magistratano de Losanĝeleso.
Parley Parker Christensen | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Parley Parker Christensen |
Naskiĝo | 19-an de julio 1869 en Weston |
Morto | 10-an de februaro 1954 (84-jara) en Los-Anĝeleso |
Tombo | Chapel of the Pines Crematory |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Cornell • Universitato de Utaho • Cornell Law School |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • politikisto |
Sekretario de Konstitucia Kongreso por krei ŝtaton Utah (1895); ŝtata advokato; ano kaj prezidento de ŝtata parlamento 1910-12. Kandidato de Partio de Farmistoj kaj Laboristoj (Farmer-Labor Party) por prezidento de Usono (1920), sed li malvenkis: la prezidanto de Usono fine iĝis Warren G. Harding.
Vojaĝis ĉirkaŭ la mondo en 1920-22 uzante Esperanton.
Vicprez. de EANA 1931-32.
Instruis Esperanton en superaj lernejoj de Losanĝeleso kaj Pasadena (Kalifornio).
Poste, li servis kiel magistrato por la 9-a distrikto de Losanĝeleso du fojojn.
Eksteraj ligilojRedakti
2021 Landa Kongreso de Esperanto-USA, angle "La Prezidunto: Upton Sinclair & Esperanto: A Lecture in English by Brandon Sowers"