Parohopreĝejoparoĥa preĝejo estas en kristanismo la preĝejo de paroĥo. En la katolika eklezio paroĥa distrikto devas havi krom la paroĥanaj fideluloj pastron kaj paroĥpreĝejon. Ĝi servas kiel loko, kie oni festas la sanktan meson kaj disdonas la sakramentojn.

Paroĥopreĝejo Pleystein

En la protestantaj eklezioj la paroĥopreĝejo estas la domo de paroĥo, celata por la diservoj, sed ofte ankaŭ renkontejo, se la paroĥo ne havas aliajn komunumajn domojn resp ĉambregojn.