Paroĥopreĝejo Sankta Stefano (Braunau)

La romkatolika paroĥopreĝejo Sankta Stefano (germane Stadtpfarrkirche St. Stephan) estas rekonilo de la urbo Braunau am Inn kaj havas per sia turo alta 87 metrojn unu el la plej altaj preĝejturo de Aŭstrujo.

Paroĥopreĝejo Sankta Stefano
paroĥopreĝejokristana preĝejo [+]
Koordinatoj48° 15′ 27″ N, 13° 2′ 2″ O (mapo)48.25749444444413.033880555556Koordinatoj: 48° 15′ 27″ N, 13° 2′ 2″ O (mapo)

Paroĥopreĝejo Sankta Stefano (Braunau) (Supra Aŭstrio)
Paroĥopreĝejo Sankta Stefano (Braunau) (Supra Aŭstrio)
DEC
Lokigo de Supra Aŭstrio en Aŭstrio

Map
Paroĥopreĝejo Sankta Stefano
Vikimedia Komunejo:  Sankt Stephan (Braunau am Inn) [+]
vdr
Paroĥopreĝejo Sankta Stefano
Turo alta 87 metrojn

Laŭtipe la konstruaĵo sekvas la tradicion de la arĥitektura skolo de Landshut kaj estas rilate la volbofigurojn parenca kun respektive modela por la preĝejoj Sankta Johano en Dingolfing, la preĝejo Sankta Spirito en Landshut kaj la paroĥopreĝejo Sankta Nikolao en Eggenfelden. La plano de la navo siaflanke montras la influon de la preĝejo Sankta Marteno en Landshut.

Konstruhistorio redakti

La gildo- kaj metiopreĝejo Sankta Stefano estis konstruata inter 1439 kaj 1466. Antaŭe tie jam troviĝis kapelo el 1238. La paroĥopreĝejo de Braunau estas unu el la plej eminentaj malfrugotikaj preĝejoj de Aŭstrujo, ĝia origina konstruformo restis komplete konserviĝinta. Ĉefa konstruestro estis Stephan Krumenauer (mortinta en 1461). Konstruigantoj estis la gildoj de la urbo. La trinava halopreĝejo havas du vicojn da po ses flankaj kapeloj, kiujn donacis la gildojn. Ĉiuj kapeloj estis parte aŭ komplete barokigataj, escepte la bakistokapelo, kiu konservis sian gotikan stilon, ĉar al la bakista gildo mankis mono. La arthistoria literaturo atribuas la artplenan retovolbon de la preĝejo al konstruestro Hans Wechselberger. La volba skemo do nomiĝas ankaŭ Wechselberger-Skemo, kvankam li ne estis la unua majstro uzanta tiun figuradon.

La konstruo de la preĝejturo komenciĝis en 1492. La malsupraj ses etaĝoj de la turo estas gotikaj. En 1635 ĝis 1646 oni surkonstruis la finan etaĝon, inter 1745 kaj 1759 la oklateran surmetaĵon kaj la barokan turkaskon.

Ĝis 1779 la preĝejo substaris al monaĥejo Ranshofen, nur poste ĝi servis al memstara paroĥo.

Mezuroj redakti

 
Interno kun altaro
  • longeco sen turon: 60 metrojn
  • longeco kun turon: 67 metrojn
  • larĝeco: 25 metrojn
  • ĉefnava alteco: 20 metrojn
  • turalteco: 87 metrojn

Oni ofte nomas malĝuste la turon de la paroĥopreĝejo de Braunau kiel tria plej alta preĝejturo de Aŭstrujo. La tri plej altaj preĝejturoj de Aŭstrujo troviĝas en Vieno (katedralo Sankta Stefano), Linz kaj Graz. Ankaŭ la alteco ofte estas malĝuste indikata per 96 aŭ eĉ 99 metroj, kiu deduktiĝas de kalkuleraro en la 19-a jarcento.

Bildaro redakti

Fonto redakti

  • Max Eitzlmayr: Stadtpfarrkirche St. Stephan.