Terhundo de Parson Russell

(Alidirektita el Parson Russell-terhundo)

La raso terhundo de Parson Russell estas unu el la terhundrasoj.

Hundoraso "Terhundo de Parson Russell"

Ĝi estas malalta hundo (< 42 cm) kun plejparte blankaj haroj, sed kun nigraj kaj/aŭ helbrunaj markoj, ĉefe en la vizaĝo kaj proksime al la vostoradiko.

Terhundoj de Parson Russell estas lernemaj kaj aktivaj hundoj, breditaj pro sia rapideco kaj eltenemo, taŭgaj por i.a. ĉasado de vulpoj.

La raso estas nomita laŭ la brita pastro kaj hundobredisto Jack Russell.