Partero (ĝardenoj)

Partero en ĝardenarto estas desegno de «formala ĝardeno», nome ĝardeno je teretaĝo aŭ nivelo de la surfaco de la tereno, kiu konsistas en la plantado de bedoj de floroj aŭ de herboj limigitaj de heĝoj de plurjaraj plantoj aŭ de iaj bariloj firme kunigitaj formante protekton de la internaj floraj kuŝejoj, kaj en promenejoj aŭ padoj el gruzo disponitaj per desegno ĝenerale simetria aŭ geometria. La parteroj ne nepre havas florojn, ĉar ili povas esti formataj nur de plantoj kaj plurjaraj arbustoj.

En la maldekstra flanko videblas partero tute simetria en Waddesdon Manor, Buckinghamshire, Anglio.

Vidu ankaŭ redakti