Demokratia Partio de Ekvatora Gvineo

La Demokratia Partio de Ekvatora Gvineo (hispane Partido Democrático de Guinea Ecuatorial, PDGE) estas politika partio de Ekvatora Gvineo, kiu regas la landon de sia kreo en 1987. De tiu jaro ĝis 1991 ĝi agadis kiel sola partio. Ĝia ĝenerala sekretario estas Jerónimo Osa Osa Ecoro kaj ĝia prezidanto kaj fondinto estas la longdaŭra prezidanto de la lando Teodoro Obiang Nguema Mbasogo. La partio naskiĝis post dekreto de la Prezidanteco de la Respubliko la 4an de junio 1986, kreante Organizan Komitaton por ĝia disvolviĝo. La 9an de februaro 1987 nova dekreto transformis la Organizan Komitaton en Eventualan Komitaton.

Demokratia Partio de Ekvatora Gvineo
partio
Komenco 11-a de oktobro 1987 vd
Lando(j) Ekvatora Gvineo vd
Sidejo Malabo
Ideologio

afrikaj naciismojmilitarismoaŭtoritatismo • kontraŭkoloniismo

Ĉefestro(j) Teodoro Obiang Nguema Mbasogo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Demokratia Partio de Ekvatora Gvineo
partio
Ideologio afrikaj naciismoj, militarismo, aŭtoritatismo, kontraŭkoloniismo
Retejo www.pdge-ge.org
vdr

Ĝis la elektoj de 1993 ĝi estis la sola partio reprezentita en la parlamento. Nuntempe ĝi okupas 99 el la 100 parlamentaj benkoj de la Ĉambro de la Deputitoj, leĝdona organo de la lando. Ĝi ankaŭ kalkulas kun la totalo de la parlamentaj benkoj de la Senato.

Eksteraj ligoj redakti