Hispana Laborista Socialista Partio

partio en Hispanio

La Hispana Laborista Socialista Partio, hispane Partido Socialista Obrero EspañolPSOE, estas nuntempe unu el la plej gravaj politikaj partioj en Hispanio.

Hispana Laborista Socialista Partio
Partido Socialista Obrero Español
Emblemo de Hispana Laborista Socialista Partio
politika partio en Hispanio
Lando  Hispanio
Estro Pedro Sánchez Pérez-Castejón
Fondiĝo La 2-an de majo 1879
Ĉefa sidejo Calle de Ferraz, 70
28008 Madrido
Ideologio Socialdemokratio
Internacia aliĝo Socialista Internacio, en Eŭropa Unio: Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj
Ĵurnalo El Socialista
Junulara organizaĵo Juventudes Socialistas (JJSS)
Retejo http://www.psoe.es
vdr

Ideologio redakti

La PSOE estis fondita kun la intenco reprezenti la interesojn de la novaj laboristaj klasoj, aperigitaj de la Industria Revolucio. Iom post iom ĝi moderigis siajn ideojn, kaj en 1979, kun Felipe González kiel partiestro, ĝi forlasis la marksismajn tezojn. Nuntempe, la PSOE estas ideologie tre proksima al la aliaj eŭropaj socialdemokratiaj partioj.

Ĝi apartenas al la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.

Historio redakti

La Partio estis klandestine fondita en Madrido, je la 2-a de majo 1879, fare de grupo de laboristoj, ĉefe tipografoj, kaj intelektuloj, gvidataj de Pablo Iglesias, kiu baldaŭ fariĝos la sendisputa gvidanto kaj dum multaj jaroj prezidanto.

Ĝi estis komence relative radikala partio, kun granda malfido al la politika agado de la monarĥia reĝimo en Hispanio. Ĝi ankaŭ klopodis ne alianciĝi kun la etburĝaj fortoj reprezentitaj de la tiama respublikismo. La partio preferis firmigi la ligojn kun la preskaŭ samtempe fondita socialista sindikato UGT.

Iom post iom ĝi integriĝis en la politikan vivon, kaj Pablo Iglesias akiris parlamentan seĝon, fariĝante la unua laborista kiu oficis kiel parlamentano. La prestiĝo ricevita kondukis al plifirmigo de la partio.

Dum la jardekoj 10-aj kaj 20-aj de la 20-a jarcento, la agado de la partio estis miksa, kun reformisma karaktero kaj kun diversaj revoluciaj provoj. Komence de la 20-aj jaroj la Partio debatis la eblan eniron en la Tria Internacio, sed fine ne akceptis la kondiĉojn, kaj ĝi suferis skismon kondukantan al la formiĝo de la Hispana Komunista Partio.

Ĉe la alveno de la Dua Hispana Respubliko, la partio fariĝas la plej granda de la parlamento, kaj ĝi donas plurajn ministrojn al la unuaj registaroj. Tamen, ĝi suferas gravan dividon inter la gvidantoj, reprezentantaj almenaŭ tri tendencojn: dekstran de Julián Besteiro, centran de Indalecio Prieto kaj maldekstran de Francisco Largo Caballero.

La divido multe malhelpis la agadon de la partio, eĉ dum la civila milito, kiam du socialistoj fariĝis registarestroj: unue Largo-Caballero kaj poste Juan Negrín.

Post la milito granda parto de la gvidantoj devis ekziliĝi. Denove, la divido inter la partianoj tre bremsis la agadon dum la diktaturo, kiam ĝia publika opono estis relative malgranda kompare kun aliaj opoziciaj partioj.

En 1971, kongreso en la franca urbo Suresnes kondukis al la renovigo de la partio, kiun de tiam gvidis nova generacio, kun Felipe González kiel ĝenerala sekretario.

La PSOE estis la dua partio plej voĉdonita en la unuaj ĝeneralaj elektoj post la fino de la diktaturo. Ĝi regis en Hispanio de 1982 ĝis 1996. Post la perdo de la balotoj en tiu ĉi lasta jaro, ĝi renovigis sian gvidantaron, kun la elekto unue de Josep Borrell kaj poste de Joaquín Almunia.

En la somero de 2000, estis elektita nova ĝenerala sekretario José Luis Rodríguez Zapatero. La prezidanto (posteno ĉefe honora) estas la prezidanto de la andaluza registaro Manuel Chaves.

En marto 2004 la Socialista Partio venkis en la ĝeneralaj elektoj, kaj Rodríguez-Zapatero fariĝis nova prezidanto de la hispana registaro. En 2008 PSOE venkis denove, daŭrigante Rodríguez-Zapatero kiel prezidanton de la hispana registaro ĝis 2012. En 2014 Pedro Sánchez iĝis la partiestro.

Rilato al Esperanto redakti

Diversaj aktivuloj de la Socialista Partio estis aktivaj en la Esperanto-movado inter la du militoj. Tri el ili estis deputitoj en la unua Parlamento de la Dua Hispana Respubliko en 1931: Francisco Azorín Izquierdo, Cayetano Redondo kaj Rodrigo Almada. Ankaŭ du esperantistoj anoj de la partio estis membroj de la unua aŭtonoma eŭska registaro.[1]

La ĵurnalo de la partio El Socialista havis dum pluraj jaroj rubrikon pri Esperanto, prizorgitan de Francisco Azorín. Ankaŭ danke al ties ĉi klopodoj, la partio akceptis rezolucion favoran al Esperanto, kvankam sen praktika posta sekvo.

Referencoj redakti

  1. Tri stratoj por tri esperantistoj. Alirita 2011/04/05.

Eksteraj ligiloj redakti