Partido de la Sierra en Tobalina

Partido de la Sierra en Tobalina [parTIdo delaSJEra entobaLIna] estas municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Partido de la Sierra en Tobalina povas esti komprenebla etimologie kiel Partio (komunumaro de la Montaro en Tobalina.

Partido de la Sierra en Tobalina
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09211
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 88  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 43′ N, 3° 14′ U (mapo)42.716666666667-3.2333333333333Koordinatoj: 42° 43′ N, 3° 14′ U (mapo) [+]
Alto 618 m [+]
Areo 44,32 km² (4 432 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Partido de la Sierra en Tobalina (Provinco Burgoso)
Partido de la Sierra en Tobalina (Provinco Burgoso)
DEC
Partido de la Sierra en Tobalina
Partido de la Sierra en Tobalina
Situo de Partido de la Sierra en Tobalina
Partido de la Sierra en Tobalina (Hispanio)
Partido de la Sierra en Tobalina (Hispanio)
DEC
Partido de la Sierra en Tobalina
Partido de la Sierra en Tobalina
Situo de Partido de la Sierra en Tobalina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Partido de la Sierra en Tobalina [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de la Sanktega Triunuo, Valderrama.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas tri loĝlokojn nome Cubilla (Tureto), Ranera (Ranejo) kaj Valderrama (Valo de la Branĉo, kiel municipa ĉefurbo), okupas totalan areon de 29,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 84 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis pli ol 500 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 70 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En 1834 ĝi estis en la Partido de Villarcayo. Ĝi dividiĝis, inter la popolnombrado de 1857 kaj la antaŭa, en du municipoj: nome Valle de Tobalina kaj Partido de la Sierra en Tobalina formata de ĉefurbo Valderrama kaj kvar pliaj lokoj nome Cubilla, Ranera, Villanueva de los Montes kaj Zangández. Tiuj du lastaj poste apartenis al municipo Oña.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti