Partio Ekologiista de Moldavio "Alianco Verda"

La partio Partio Ekologiista de Moldavio "Alianco Verda" - rumane (laŭ oficiala lingvouzo "moldave") Partidul Ecologist din Moldova "Alianţa Verde" (PEMAVE) - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Moldavio. Ĝi fondiĝis en la jaro 1992 kaj estis la dua politika partio de la lando ŝtata registrita. Sur eŭropa nivelo, la partio estas observanta membro de la transnacia Eŭropa Verda Partio.

Partio Ekologiista de Moldavio "Alianco Verda"
Partidul Ecologist din Moldova "Alianţa Verde"
Emblemo de Partio Ekologiista de Moldavio "Alianco Verda"
Verda partio
Lando  Moldavio
Estro Andrei Dumbrăveanu
Fondiĝo 1992
Lingvo(j) en la rumana - laŭ oficiala lingvouzo "moldava"
Ĉefa sidejo str. Kogălniceanu 54, MD-2009 Chişinău (Kiŝinevo)
Ideologio Verda politiko, verda liberalismo
Retejo www.pemave.md
vdr

La partio ekĝermis komence de la 1980-aj jaroj, kiam verda movado de la lando unuigis unue ĵurnalistojn, verkistojn, artistojn kaj sciencistojn. Tiuj ekologie engaĝitaj homoj formis fortan neformalan organizaĵon opozician al la totalisma sistemo de Sovetunio.

En la unua demokratie elektita parlamento de Moldavio dum la jaro 1990, la verduloj havis 2 reprezentantojn. En la sekvaj dua kaj tria parlamentaj oficperiodoj la "Verda Alianco" havis unu reprezentanton en la parlamento kiu gvidis la komisionon pri medio. Samtempe en la demokratiaj registaroj de 1990 ĝis 1994 kaj de 1998 ĝis 2000 reprezantanto de la partio gvidis la centran agentajon pri medio. Tiumaniere la "Verda Alianco" havis ŝancon esence influi ekologian reorientiĝon de la moldavia ŝtato. La nacia parlamento ratifikis 18 internaciajn ekologiajn konvenciojn. La partio forte engaĝiĝis favore al demokratia solvo de la konflikto pri Transnistrio kaj la retiriĝo de la 14-a armeo de la Rusa Federacio de la regiono. Konsekvence la partio ĝis nun laboris por la kreo de sanaj kaj ekologiaj vivkondiĉoj kaj por la naturo kaj por la homoj de Moldavio kaj por energia alproksimiĝo al la Eŭropa Unio kune kun la aliaj landoj de sud-okcidenta Balkanio (ekde la 1-a de januaro 2007, kiam la najbara ŝtato Rumanio akceptiĝis en la Eŭropan Union, Moldavio estas senpera najbaro de la EU).

La partio havas reprezentantojn en la parlamentoj kaj administradoj de la loka kaj distrikta nivelo preskaŭ ĉie en la lando. Dum la parlamentaj balotoj de 2005, la "Verda Alianco" subtenis la koalicion "Moldavia Demokratia Bloko", kiu rikoltis preskaŭ 30 procentojn de la voĉoj.

Eksteraj ligiloj redakti