Revolucia Institucia Partio

partio en Meksiko
(Alidirektita el Partio Revolucia Institucia)

Revolucia Institucia Partio (Partido Revolucionario Institucional, PRI) estis fondita en 1929 de eksprezidanto Plutarco Elías Calles (prez. 1924-1928), kun la celo kunligi ĉiujn ĉefojn kiuj partoprenis en la armita etapo de la meksika revolucio (1910-1917). Tiel li celis pacigi la interbatalantajn ĉefojn kaj definitive ĉesigi la armitajn ribelojn kontraŭ la konstitucia registaro. La unua prezidanto de la partio estis Manuel Pérez Treviño.

Revolucia Institucia Partio
Partido Revolucionario Institucional
Emblemo de Revolucia Institucia Partio
partio
Lando  Meksiko
Estro Beatriz Paredes Rangel
Fondiĝo La 4-an de marto 1929
Ĉefa sidejo Insurgentes Norte 59 Col. Buenavista, Del. Cuauhtémoc
Ideologio Centrmaldekstrismo
demokrata socialismo
Internacia aliĝo Socialista Internacio
Retejo http://www.pri.org.mx/
vdr

La origina nomo estis Nacia Revolucia Partio, sed en 1938, ĝi ŝanĝiĝis al Partio de la Meksika Revolucio. En 1946, la nomo denove estis ŝanĝita al Partio Revolucia Institucia, ĝia nuna formo.

La unua balotado kiun partoprenis la partio estis en 1929, post kiam Álvaro Obregón, elektita prezidanto en 1928, estis mortigita de religia fanatikulo. En tiu balotado estis elektita Pascual Ortíz Rubio, kiu tiel fariĝis la unua meksika prezidanto de tiu ĉi partio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti