Parun (urbo)

Parun (perse kaj paŝtoe پارون) estas urbo en la oriento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Nuristan.

پارون
Parun
Map of Nuristan Province.png
Administrado
Lando Flago-de-Afganio.svg Afganio
Provinco provinco Nuristan
Distrikto Parun
Demografio
Geografio
Koordinatoj 35°25′N 70°55′O  /  35.417°N, 70.917°O / 35.417; 70.917 (Parun (urbo)) (mapo)Koordinatoj: 35°25′N 70°55′O  /  35.417°N, 70.917°O / 35.417; 70.917 (Parun (urbo)) (mapo)
Alto 2 756 m [+]
Horzono UTC+4:30
Situo de پارون
Parun
Information icon.svg
vdr

Parun situas proksimume 160 kilometrojn nordoriente de la urbo Kabulo kaj 100 kilometrojn norde de Ĝalalabado, en distanco de proksime 70 kilometroj de la limo al Pakistano. La urbo troveblas en samnoma valo en la suda parto de la montaro Hindukuŝo. Kiel la tuta regiono, la urbanoj nur fine de la 19-a jarcento estis perforte konvertitaj al islamo. Administre, la nuna afgania provinco Nuristano nur en 2001 kreiĝis el la nordaj partoj de la provincoj Lagman kaj Kunar kaj do la urbo nur de tiam havas la rolon de provinca centro.