Pasłęk

urbo en nuntempa Pollando

Pasłęk (antaŭe nomata: Holąd Pruski; germane: Preußisch Holland; prapruse: Pāistlauks) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Pasłęk en distrikto Elbląski. Ĝis la jaro 1945 la urbeto, fondita en 1297, havis germanlingvan loĝantaron, apartenis al la regiono Orienta Prusio, ekde 1871 parto de la Germana Regno.

Pasłęk
germane: Preußisch Holland

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbo
Pasłęk (Pollando)
Pasłęk (Pollando)
DMS

Map

Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto distrikto Elbląg
Komunumo komunumo Pasłęk
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1297
Koordinatoj 54° 3′ N, 19° 40′ O (mapo)54.0519.666666666667Koordinatoj: 54° 3′ N, 19° 40′ O (mapo)
Areo 11,39 km²
Loĝantaro 12 298 (en 2017)
Loĝdenso 1 070,7 loĝ./km²
Poŝtkodo 14-400
Telefona antaŭkodo 55
Aŭtokodo NEB
TERYT 6283504074
Estro Wiesław Śniecikowski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Św. Wojciecha 5
Poŝtkodo de estraro 14-400
Telefono de estraro 55 248-20-01
Fakso de estraro 55 248-31-80
Ĝemelaj urboj Itzehoe, La Couronne
Komunuma retejo http://www.paslek.pl
vdr
La parto de la loka kastelo de la ordeno de germanaj kavaliroj

Historio

redakti

Dum la frua Mezepoko estis tie burgo de la praprusoj el la gento pogezanoj. La unuan fojon oni menciis en la dokumentoj el la jaro 1267 kiel Pazluch (Pazluk). La urbon oni fondis fine de la 13a jc sur la loko de la praprusa setlejo Pazluk laŭ la ordono de la Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno Meinhard von Querfurt. La urbo troviĝis sur la historia tereno nomata Supra Prusio, kiun ekokupis la Teŭtona Ordeno en la jaro 1249. La unuaj setlantoj estis la nederlandanoj invititaj por sekigadi (drenadi) la terenojn (marĉojn). Tio esti la unua nederlanda setlejo en la Duklando Prusio kaj same la unua sur la tereno de la nuna Pollando. Tio estis la komenco de la granda setlado daŭranta ĝis la 19a jarcento, el la regionoj de okcidenta Eŭropo: aparte el Frislando kaj Nederlando, la plej multaj estis menonitoj. La urborajtojn donis al la setlejo la landa Majstro de la Teŭtona Ordeno Meinhard von Querfurt en la jaro 1297 kaj post la setligo de koloniistoj el Nederlando, la urbon oni nomis Holland. La urbo troviĝis sur la kruciĝo de la komercaj vojoj de Pomerio kaj Tero de Culm an der Weichsel (nun pole nomata Chełmno) al la vera Prusio. De tie estis la vojoj al Christburg, Elbing kaj Braunsberg (nun pole nomataj Dzierzgoń, Elbląg kaj Braniewo). La urbo estis la loka centro de la vendado de bredataj bestoj. En Preußisch Holland la oficistoj de la Teŭtona Ordeno aĉetadis ĉevalojn, eksvirbovojn, bovinojn kaj ŝafojn kaj ŝafidojn. La urbanoj de Preußisch Holland havis la rajton libere komerce naĝadi senpage tra la rivero nun pole nomata Wąska kaj la Lago Druzno.

Posta la Batalo de Grunwald en la jaro 1410 la urbon konkeris pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo. Dum la dektrijara milito (1454-1466) la urba konsilantaro apogis la Prusia Konfederacion. Tamen laŭ la Pac-Traktato de Toruno (1466) la urbo, kun la resto de Supra Prusio, retis sub la regado de Teŭtona Ordeno. Post la jaro 1525 la urbo estis en la Duklando Prusio, kaj poste en Germanio. Denove polaj taĉmentoj sieĝas la urbon dum la pol-teŭtona milito en la jaro 1521. Post la okupo de la urbo polaj taĉmentoj restis en ĝi ĝis la jaro 1525. En la jaro 1627 Pasłęk okupadis la sveda armeo de la reĝo Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio). Dum la dua pol-sveda milito en la jaro 1656 (dum la Sveda diluvo / 1655-1660) en la kastelo en Pasłęck renkontiĝis la reĝo Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio) kaj princo-elektisto de Prusio Frederiko Vilhelmo (Brandenburgio). Ili ambaŭ kune priparolis la kunan agadon kontraŭ Pollando. La teŭtona kastelo en Pasłęk menciata estis la unuan fojon en la jaro 1267 roku, kaj poste en la sekvaj jaroj 1285, 1297, 1308 kaj 1310. Tamen la masonitan kastelon oni konstruis en la 15a jc kaj aldonitaj estis la kroma defendlinio de la muroj. Dum la sepjara milito en la jaroj 1758-1762 l urbon okupadis rusoj. En la 17a kaj 18a jc la Urba Konsilantaro de Pasłęk konsistis el 10 konsilantoj. Grandaj detruoj dum la Napoleonaj Militoj faris la marŝoj tra la urbo de franciaj taĉmentoj.

En la 19a jarcento la urbo forte disvolvis, oni establigi malgrandaj industriaj entreprenoj, ekfunkciis la fervojo (en la jaro 1882), unue fervojlinio al Morąg, poste la Olsztyn kaj Elbląg (Elblongo) (en la jaro 1883). En la jaro 1898 en la loĝloko aperis la Supra Prusia Historia Societo (Oberländischer Geschichtsverein), kaj honora prezidanto de ĝi estis princo Alexander zu Dohna el Słobity. La 28-an de januaro 1945 la urbon ekokupis la Ruĝa Armeo. Post la Dua Mondmilito (1939-1945) kaj laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco (1945) la urbo estas en la limoj de Pollando. Tamen la detruoj dum la milito kaj specialaj bruligoj de la urbo farataj de sovetianoj post la ekokupo de Pasłęk fare de la Ruĝa Armeo rezultis 80%-an ruinigon de la urbo. La nunan nomon de la urbo Pasłęk oni administracie akceptis la 7an de majo 1946. Dum la unuaj jaroj post la milito laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco la germana loĝantaro estis translokiĝita al Germanio kaj anstataŭis ilin la poloj forpelitaj de la orienta Pollando aneksita de Sovetunio (vidu la apudan mapon). En la sekvaj jaroj oni rekonstruadis la ruinitan urbon kaj iom disvolviĝadis ĝin. En la urbo nun estas du antaŭlernejoj, du elementaj lernejoj, du gimnazioj kaj du mezlernejoj.

Bibliografio:

Zofia Biedrzycka-Gozdek (1971): Szlaki turystyczne Warmii i Mazur: Olsztyn, Łukta, Morąg, Pasłęk, Młynary, Frombork (La turismaj itineroj tra Varmio kaj Mazurio: Olsztyn, Łukta, Pasłęk, Młynary, Frombork, eld. La Vojevodia Centro de Turisma Informado, Olsztyn.

Roman Czaja, Andrzej Radzimiński, Marian Arszyński (2013): Zakon krzyżacki w Prusach i Inflantach. Podziały administracyjne i kościelne w XIII-XVI wieku (La Teŭtona Ordeno en Prusio, Administraj kaj ekleziaj dividoj dum la 13a jc ĝis la 16a jc), La Scienca Eldonejo de la Universitato de Nikolao Koperniko, Toruno.

Czesław Czubryt-Borkowski, Zygmunt Czarnocki (1988): Przewodnik po upamiętnionych miejscach walk i męczeństwa lata wojny 1939-1945 (La gvidlibro tra la martiraj lokoj batal-lokoj dum la milito 1939-1945), Eldonejo Sporto kaj Turismo, Varsovio.

Tomasz Darmochwał, Marek Jacek Rumiński (1996): Warmia Mazury (Varmio-Mazurio). Gvidlibro, Agentejo TD, Bjalistoko.

Andreas Kossert (2009):Prusy Wschodnie. Historia ni mit (Orienta Prusio). Historio kaj mito, Scienca Eldonejo Scholar, Varsovio.

Agnieszka Malinowska-Sypek; Robert Sypek (2008): Zamki i obiekty warowne Warmii i Mazur: Olsztyn, Elbląg, Frombork, Giżycko, Nidzica, Lidzbark Warmiński, Pasłęk (La kasteloj kaj defendobjektoj de Varmio kaj Mazurio: Olsztyn, Elblongo, Frombork, Giżycko, Nidzica, Lidzbark Warmiński, Pasłęk, Eldonejo Alma-Press, Varsovio.

Władysław Rusiński (1947): Osady tzw. „Olędrów” w dawnym województwie poznańskim (La setlejoj de la iamaj "Holandanoj" en la iama Vojevodio de Poznano), Polska Akademia Umiejętności (Pola Akademio de Arto kaj Scienco), Krakovo.

Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1882): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich (Geografia leksikono de Krono de la Regno de Pollando), vol. 3, eld. de Filip Sulimierski kaj Władysław Walewski, Varsovio.

Wiesław Śniecikowski, Józef Włodarski (2009): Tajemnice zamku w Pasłęku. Fakty i mity (La sekretoj de la kastelo en Pasłęk), Eldonejo Marpress, Gdansko.

Józef Włodarski (1997): Pasłęk z dziejów miasta i okolic 1297-1997 (Pasłęk - la historio de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo 1297-1997), Urząd Miasta i Gminy w Pasłęku (Oficejo de la Urbo kaj Komunumo Pasłęk).

La ĝemeleco kun urboj kaj komunumoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
 
La Mueleja Pordego kaj la restaĵoj de la defendmuroj
 
La Mueleja Pordego
 
La Ŝtona Pordego