Pas-de-Calais
Pas-de-Calais ([pad(ə)kalɛ], Esperante: Kaleza Markolo) estas departemento el norda Francio. Ĝi apartenas al la regiono Hauts-de-France.
Pas-de-Calais | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Hauts-de-France |
Numero | 62 |
Prefektejo | Arras |
Subprefektejoj | Béthune Boulogne-sur-Mer Calais Montreuil Saint-Omer |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Michel Dagbert |
Prefekto | Fabienne Buccio |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 465 205 (2013) |
Loĝdenso | 219,6 loĝ./km2 |
Areo | 6 671 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 7 |
Kantonoj | 39 |
Komunumaroj | 33 |
Komunumoj | 893 |
La departemento tute enhavas 893 komunumojn.
Ili dividiĝas inter la sekvaj ses arondismentoj:
- Arondismento Arras
- Arondismento Béthune
- Arondismento Boulogne-sur-Mer (Bulonjo-sur-Maro)
- Arondismento Calais (Kalezo)
- Arondismento Montreuil
- Arondismento Saint-Omer
HistorioRedakti
La departemento Pas-de-Calais estis kreita okaze de la administracia reformo de la 4-a de marto 1790, el la iama provinco Artezo kaj partoj de la malnova provinco Pikardio: Ponthieu kaj Boulonnais.
GeografioRedakti
Pas-de-Calais havas limojn kun la departementoj Nord kaj Somme.
EsperantujoRedakti
En Pas-de-Calais nuntempe troviĝas du Esperanto-kluboj:
- Arras-Esperanto Arkivigite je 2005-03-07 per la retarkivo Wayback Machine;
- Boulogne-Esperanto[rompita ligilo].
Sed komence de la 20-a jarcento estis pluraj kromaj. La unua nordfrancia Esperanto-klubo estis kreita en januaro 1907 en Béthune. Tiu de Lens estis grava kaj aktiva, kaj havis pli ol cent anojn, sed ili estis murditaj aŭ senditaj en koncentrejojn dum la 2-a mondmilito.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Kamparaj pejzaĝoj de la departemento (fr, eo)
- Departementa Turisma Komitato de Pas-de-Calais (fr, en, nl)