Pascal Lamy

Pascal Lamy, naskiĝinta la 8-an de aprilo 1947 en antaŭurbo de Parizo, estas franca politikisto. Ekde septembro 2005 li estas la ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Komerco. Antaŭe li interalie estis gvidanto de la stabo de kunlaborantoj de Jacques Delors, dum kiam tiu gvidis la Eŭropan Komisionon inter 1984 kaj 1994, kaj poste komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn komerco. Pascal Lamy estas membro de la Socialista Partio (PS) de Francio.

Pascal Lamy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1947 (1947-04-08) (77-jaraĝa)
en Levallois-Perret
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francio
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de ParizoNacia Lernejo pri AdministradoHEC ParisLycée Carnot
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto • bankisto • komercisto
vdr
Pascal Lamy