Paska leporo

folklora simbolo de Pasko

La Paska leporo en tradicia kutimaro de pluraj eŭropaj kaj nordamerikaj kulturoj estas fikcia leporo, kiu antaŭ pasko kolorigas kokinajn ovojn kaj kaŝas ilin en ĝardenoj, tiel ke matene de paska dimanĉo infanoj povas serĉi ilin.

Paska leporo
mita kreitaĵo • folklora persono • literatura rolulo • rolulo en bildliteraturo
Informoj
vdr
leporo kun paskaj ovoj

La fenomeno unuafoje skribe dokumentiĝis en la medicina artikolo „de ovis paschalibus“ (latine: "pri paskaj ovoj") de la medicina profesoro Georg Franck von Frankenau en 16781682, kiu priskribis la tradicion rakonti pri paska leporo kaj kaŝi kolorigitajn ovojn en la regiono de germanlingva Alzaco kaj kritikis troan manĝadon de boligitaj kokinaj ovoj lige al tiu kutimaro. Bildigoj de ovoj kaj de leporoj en kristanaj artaĵoj pri pasko tamen jam pli frue ekestis en pluraj eŭropaj landoj.

paskaj leporoj de plej diversaj variaĵoj en la "muzeo de paskaj leporoj", kiu ĝis la jaro 2005 ekzistis en Munkeno, Germanio

Per germanlingvaj elmigrintoj la paska leporo ankaŭ konatiĝis ekster Eŭropo, aparte per pensilvanigermanoj en Usono: en la angla lingvo tamen kutimiĝis la nomo "Easter Bunny" ("Paska kuniklo"), ne la laŭvorta traduko Easter hare.

En la poŝtoficejo de la germania komunumo Ostereistedt (germane Osterei = "paska ovo", -stedt = loko) ĉiujare volontuloj respondas grandan nombron da infanaj leteroj adresitaj al la Paska leporo.