Paskalo la 2-a
Paskalo la 2-a aŭ Ranierius (mortis la 21-an de januaro 1118) estis papo de la Katolika Eklezio ekde la 13-a de aŭgusto 1099 ĝis sia morto. Monaĥo de la Kluniza ordeno, li iĝis kardinala pastro de la Titulus S. Clementi fare de Gregorio la 7-a (1073–85) ĉirkaŭ 1076, kaj estis konsekrita kiel papo en sinsekvo al Urbano la 2-a (1088–99) je la 19-a de aŭgusto 1099. Lia regado, daŭra preskaŭ dudek jarojn, estis aparte longa por papo de la Mezepoko.
Paskalo la 2-a | ||
---|---|---|
160-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Raniero di Bieda | |
Pontifiko | de 13-a de aŭgusto 1099 [#] | |
ĝis 21-a de januaro 1118 [#] | ||
Antaŭulo | Urbano la 2-a | |
Sekvanto | Gelaso la 2-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1050 en Galeata | |
Morto | 21-an de januaro 1118 en Romo | |
Tombo | Baziliko Sankta Johano de Laterano [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La imperiestro Henriko la 2-a enkarcerigis Paskalon dum la Investitura polemiko. Post 61 tagoj, Paskalo donis kaj garantiis investiturpovon al la imperiestro; sed koncilio en Vienne dum oktobro 1111 ekskomunikis Henrikon, kaj koncilio en Laterano dum marto 1112 deklaris nulaj kaj malplenaj la koncedojn eldevigitajn perforte.
En 1115 Paskalo pretendis la alodan teritorion de Matilda de Toskanio, sed Henriko invadis, kaj Paskalo fuĝis el Romo. Li revenis en januaro 1118, sed mortis post nur kelkaj tagoj.