Bonifacio Domenico Pasquale Anfossi (* 5-a de aprilo 1727 en Taggia; † februaro 1797 en Romo) estis itala komponisto de la 18-a jarcento, kiu siatempe estis ŝatata pro siaj multnombraj operoj.

Pasquale Anfossi
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1727 (1727-04-05)
en Taggia
Morto 1-an de februaro 1797 (1797-02-01) (69-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr

Vivo redakti

 

Komence li alstrebis la profesion de aktiva muzikisto kaj studis ekde 1744 ĝis 1752 ĉe la napola Loreto-Konservatorio violonludadon, por ludi dum ĉ. dek jaroj tiun ĉi instrumenton en operorkestro. Poste li decidis iĝi komponisto kaj sekvis leciojn ĉe Sacchini kaj Piccini. Kiel lia unua opero oni prezentis la farseton „La serva spiritosa“ okaze de la karnavalo 1763 en Romo, per kio li tamen ne tuj povis sinestabli kiel komponisto. Anstataŭ tio li preparlaboris por sia instruisto Sacchini kaj kompletigis ties operojn. Certan sukceson li havis kun la gaja dramo „L'incognita perseguitata“ 1773 en Romo.

Ĝis 1782 li verkis ĉ. 30 operojn precipe prezentitajn en Venecio kaj Romo, laŭokaze ankaŭ en la resta Italio kaj en Vieno. En 1782 oni prezentis per Il trionfo della costanza lian unuan operon en Londono, kie li ĝis 1786 estis dungita kiel muzikdirektoro, prezentis kvin novajn operojn siajn kaj kontrolis variajn prezentadojn de verkoj de aliaj komponistoj, ekz de Christoph Willibald Gluck Orfeo kun aldona muziko de J.C. Bach kaj Händel. Pri lia lasta opero en Londono, L'inglese in italia, kritikisto skribis: „La muziko evidente suferas de laciga unutoneco“.

Anfossi revojaĝis al Italio, kaj karnavale 1787 li sukcesis regajni al si la romanojn per la farseto „Le pazzie de' gelosi“. Tamen en 1789 la ekde dudek jaroj seninterrompita produktado de novaj operoj el sia plumo tuj rompis, kaj Anfossi limiĝis ekde nun je sakrala muziko. Li iĝis maestro di capella de San Giovanni in Laterano kaj tenis tiun ĉi postenon ĝis sia morto.

Verkado redakti

La verkaro de Anfossi ne estas komplete taksebla, sed krom almenaŭ 20 oratorioj en la latina kaj la itala kun certeco li komponis almenaŭ 60 operojn, eble 70 aŭ pli. Lia fruverkaro, postplenumeble, estas streĉe ligita kun la stilo de liaj instruistoj Piccini kaj Sacchini, kun diatoneco, iom da banala harmoniaro kaj kelkfoje sprita melodiaro. Lia orkestradostilo ŝanĝiĝis dum la paso de lia kariero; li atingis pli kolorecajn efektojn per efika uzado de blovinstrumentoj. Ĝis meze de la 70-aj jaroj li ŝajne preferis en siaj seriozaj operoj la malnovmodan, puran dakapoarion, por tiam, kiel jam antaŭe en siaj komikaj verkoj, transiri al pli liberaj formoj. Iom grandaj formoj kiel finaloj, ŝajne konvenis al li, kaj por sentimentalaj momentoj kaj karakteroj evidente li sentis inklinon.

Principe oni kritikis lian muzikon kiel ne sufiĉe drameca kaj malforta rilate la karakterizado. Liaj komikaj karakteroj tute ne havas tian originalecon kiel tiuj de samtempaj komponistoj kiel Cimarosa kaj Paisiello, dum kiam lia serioza-muziko ne povas nei certan formalecon.

Anfossi por longa tempo falis en forgeson, ĉar malgraŭ de lia populareco je liaj samtempuloj liaj verkoj estis superitaj per tiuj de Salieri, RossiniMozart jam dum la 19-a jarcento. Tamen kiel teatrodirektoro de Vejmaro Johann Wolfgang von Goethe surscenigis la farseton „La Maga Circe“ (Die Zauberin Circe) de Anfossi. La libreton li prilaborintis kune kun Christian August Vulpius kaj li planis pliampleksigon, kiu tamen neniam realiĝis.

Nur ekde dudek jaroj la verko de Anfossi estas denove honorita per diversaj surscenigoj kaj registraĵoj kiel ekz. de "Giuseppe riconosciuto". Ekz. dum la Salzburger Sommerfestspiele en 2005 oni prezentis ankaŭ verkojn de Anfossi.

Verkaro redakti

Operoj redakti

La urbo kaj la teatrejo teatro rilatas al la unua prezentado

  1. La serva spiritosa - Romo, Teatro Capranica (1763)
  2. Lo sposo di tre e marito di nessuna, kunlabore kun Pietro Alessandro Guglielmi - Napolo, Teatro Nuovo sopra Toledo (1763)
  3. Il Finto Medico - Napolo, Teatro Nuovo sopra Toledo (1764)
  4. Fiammetta Generosa kunlabore kun Niccolò Piccinni - Napolo, Teatro dei Fiorentini (1766)
  5. I Matrimoni per dispetto - Napolo, Teatro Nuovo sopra Toledo (1767)
  6. La clemenza di Tito - Romo, Teatro Della Torre Argentina (1769)
  7. Cajo Mario - Venecio, Teatro S. Benedetto(1770)
  8. Armida - Torino, Teatro Regio (1770)
  9. Quinto Fabio - Romo, Teatro delle Dame(1771)
  10. Lucio Papirio - Romo, Teatro delle Dame (1771)
  11. I visionari - Romo, Teatro delle Dame (1771)
  12. Il barone di Rocca Antica in collaborazione con Carlo Franchi - Romo, Teatro delle Dame (1771)
  13. Nitteti - Napolo, Teatro San Carlo(1771)
  14. Alessandro nelle Indie - Romo, Teatro Della Torre Argentina (1772)
  15. L'Amante confuso - Napolo,Teatro dei Fiorentini (1772)
  16. La Giannetta, ossia l'incognita perseguitata (ankaŭ konate kiel Matilde ritrovata) - Romo, Teatro delle Dame (1773)
  17. Antigono - Venecio, Teatro S. Benedetto(1773)
  18. Demofoonte - Romo, Teatro Della Torre Argentina (1773)
  19. Lucio Silla - Venecio, Teatro Grimani di S. Samuele(1774)
  20. La finta giardiniera - Romo, Teatro delle Dame (1774)
  21. Olimpiade - Venecio, Teatro San Benedetto (1774)
  22. Il geloso in cimento o la vedova bizzarra - Vieno, Burgtheater (1774)
  23. La contadina incivilita - Venecio, Teatro Giustiniani di San Moisè(1775)
  24. Didone abbandonata - Venecio, Teatro Giustiniani di San Moisè(1775)
  25. L'avaro - Venecio, Teatro Giustiniani di San Moisè(1775)
  26. La vera costanza - Romo, Teatro delle Dame (1776)
  27. Montezuma - Reggio Emilia, Teatro Antico detto il Monte di pietà(1776)
  28. L'Americana in Olanda - Venecio, Teatro Grimani di S. Samuele (1776)
  29. La donna instabile - Vieno, Burgtheater (1776)
  30. Isabella e Rodrigo, o la costanza in amore - Venecio, Teatro Grimani di S. Samuele (1776)
  31. Il Principe di Lagonegro, ossia l'innocente premiata - Florenco, Teatro degli Infuocati in Via del Cocomero(1777)
  32. La fedeltà nelle angustie - Florenco, Teatro degli Immobili in Via della Pergola (1777)
  33. Il curioso indiscreto - Romo, Teatro delle Dame (1777)
  34. Gengis-Kan - Torino, Teatro Regio (1777)
  35. Adriano in Siria - Padovo, Teatro Nuovo(1777)
  36. Lo sposo disperato - (ankaŭ konate kiel "Lo Zotico incivilito") Venecio, Teatro Giustiniani di Sam Moisè (1777)
  37. La vaga Frascatana contrastata dagli amori umiliati - Ravenna, Teatro Nobile(1777)
  38. Ezio- Venecio, Teatro Giustiniani di Sam Moisè(1778)
  39. Orlando Paladino - Vieno, Hoftheater (1778)
  40. Il Controgenio - Romo Teatro Valle(1778)
  41. La Forza delle Donne - Venecio, Teatro Giustiniani di Sam Moisè(1778)
  42. Azor Re di Kibinga - Venecio, Teatro Giustiniani di Sam Moisè(1779)
  43. Cleopatra - Milano, Teatro alla Scala(1779)
  44. Il matrimonio per inganno - Florenco, Teatro degli Infuocati in Via del Cocomero( (1779)
  45. Le gelosie villane - Casale Monferrato, Teatro Secchi (1779)
  46. Amor costante - Romo, Teatro Capranica (1779)
  47. Tito nelle Gallie - Romo, Teatro delle Dame (1780)
  48. La Finta cingara per amore (la 1-a akto estas de C. Franchi, la 2-a akto estas de P. Anfossi) - Venecio, Teatro S. Giovanni Cristomo (1780)
  49. I viaggiatori felici - Venecio, Teatro Grimani di S. Samuele((1780)
  50. La vedova scaltra - Rovigo, Teatro Roncale(1780)
  51. Lo sposo per equivoco - Romo, Teatro Capranica (1781)
  52. L'Infante di Zamora - Parizo, Menus Plaisir per conto dell'Opera (1781)
  53. I vecchi burlati - Londono, Haymarket (1781)
  54. Gli amanti canuti - Venecio, Teatro Giustiniani di San Moisè (1781)
  55. L'imbroglio delle tre spose- Florenco, Teatro Degli Immobili in Via della Pergola (1781)
  56. Il trionfo di Arianna- Venecio, Teatro Giustiniani di San Moisè (1781)
  57. Zemira- Venecio, Teatro S. Benedetto (1781)
  58. Il disprezzo- Venecio, Teatro Grimiani di S. Samuele (1782)
  59. La finta ammalata - Parmo, Teatro di Corte (1782)
  60. Il trionfo della costanza - Londono, Teatro ? (1782)
  61. Le gelosie fortunate - Torino, Teatro Carignano(1783)( Por la prezentado en Vieno marte 1788 Mozart enmetis la basarion "Un bacio di mano" K. 541)
  62. Chi cerca trova - Florenco, Teatro degli Infuocati in Via del Cocomero (1783)
  63. Gli sposi in commedia - Piacenza, Teatro Ducale (1784)
  64. Il cavaliere per amore - Berlino, Königliches Theater (1784)
  65. Issipile - Londono, Haymarket (1784)
  66. Le due gemelle - Londono, Haymarket (1784)
  67. La pazza per amore - Correggio, Teatro pubblico (1785)
  68. L'Inglese in Italia - Londono, Haymarket (1786)
  69. Le pazzie de' gelosi - Romo, Teatro Valle (1786)
  70. Creso - Romo, Teatro di Torre Argentina (1786)
  71. Sedecia - Florenco, Teatro degli Immobili in Via della Pergola (1787)
  72. La vilanella di spirito - (attribuzione dubbia - 1787)
  73. L'Orfanella Americana - Venecio, Teatro Giustiniani di San Moisè (1787)
  74. Erifile - Lucca, Teatro Pubblico (1787)
  75. Artaserse - Romo, Teatro delle Dame (1788)
  76. I Matrimoni per fanatismo - Napolo, Teatro del Fondo della Separazione di Lucri (1788)
  77. La maga Circe - Romo Teatro Valle (1788)
  78. La gazzetta, ossia il baggiano burlato - Romo, Teatro Valle (1789)
  79. L'antiquario - Parizo, Feydeau (1789)
  80. Zenobia in Palmira - Venecio, Teatro San Benedetto (1789)
  81. Gli artigiani - Dresdeno, Teatro della Corte Elettorale (1793)
  82. L'amor artigiano - Pavia, Teatro De'Quattro Signori Compadroni attuale Fraschini (1797)

Operoj dubindaj redakti

  • Lucio Papirio (1771, Romo)
  • I visionari (1771, Romo)
  • Orlando paladino (1778, Vieno)
  • Le gelosie villane (1779, Casale Monferrato)
  • La finta ammalata (1782-3, Parmo)
  • Chi cerca trova (1783 o 1789, Florenco)
  • Gli sposi in commedia (1784, Piacenza
  • Il cavaliere per amore (1784, Berlino)
  • La villanella di spirito (1787, Romo)
  • L'antiquario (1789, Parizo)

Kantatoj redakti

  • I dioscuri (libretto di Saverio Mattei, 1771, Napolo)
  • L'armonia (libretto di Mattia Butturini, 1790, Venecio)

Sakrala muziko redakti

Oratorioj redakti

  • La madre dei Maccabei (libreto de Giuseppe Barbieri, 1765, Romo)
  • Noe sacrificium (1769, Venecio aŭ Florenco)
  • Carmina sacra camenda in nosocomio pauperum derelictorum (1773, Venecio)
  • Jerusalem eversa (1774, Venecio)
  • David contra Philisthaeos (1775, Venecio)
  • Giuseppe riconosciuto (libreto de Pietro Metastasio, 1776, Romo)
  • Carmina sacra recinenda a piis virginibus (1776, Venecio)
  • Samuelis umbra (1777, Venecio)
  • Virginis assumptae triumphus (1780, Venecio)
  • La nascita del Redentore (libreto de Giacomo Gregorio, 1780, Romo)
  • Esther (1781, Venecio)
  • La Betulia liberata (libreto de Pietro Metastasio, 1781)
  • Sedecias (1782, Venecio)
  • Il sacrificio di Noè uscito dall'arca (1783, Romo)
  • Prodigus (1786, Venecio)
  • Sant'Elena al Calvario (libreto de Pietro Metastasio, 1786, Romo)
  • Ninive conversa (1787, Venecio)
  • Il figliuol prodigo (libreto de Carlo Antonio Femi, 1792, Romo)
  • La morte di San Filippo Neri (libreto de Carlo Antonio Femi, 1796, Romo)
  • Gerico distrutta
  • Il convito di Baldassare
  • Per la nascita di Nostre Signore Gesù Cristo

Aliaj sakralaj verkoj redakti

  • 6 mesoj
  • 6 Kyrie kaj Gloria
  • Qui Tollis
  • 2 Credo
  • 5 Salve regina
  • Aliaj 8 motetoj
  • Miserere
  • Responsorioj por la Sankta Semajno
  • Multnombraj psalmoj
  • Variaj himnoj
  • Aliaj pli malgrandaj sakralaj verkoj

Instrumenta muziko redakti

  • 67 simfonioj
  • Menuetoj por 2 violonoj kaj violonĉelo
  • 5 kvintetoj

Literaturo redakti

  • Johann Wolfgang von Goethe, Christian August Vulpius: Circe. Oper mit der Musik von Pasquale Anfossi. Tradukaĵo kaj prilaboraĵo de la itala libreto por la teatro en Vejmaro. Theatertexte 13, Paralleldruck nach den Handschriften hrsg. von Waltraud Maierhofer, 80 Seiten, Broschur. ISBN 3-86525-014-9

Eksteraj ligiloj redakti