Pastoralis praeminentie

(Alidirektita el Pastoralis praeminentiae)

Pastoralis præeminentiæ estas papa buleo de la papo Klemento la 5-a, eldonita la 22-an de novembro 1307 direktita al ĉiuj reĝoj de Eŭropo.

Pastoralis praeminentie
buleo
Aŭtoroj
Aŭtoro Klemento la 5-a
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 22-a de novembro 1307
vdr

Ĝi postulas la arestadon de la templanoj, laŭdas la francan reĝon Filipo la 4-a, kiu antaŭeniris bonekzemple. La papo postulis de ĉiuj princoj aresti la anojn de la templa ordeno kaj forpreni ties havaĵojn, krom tiuj sur la ibera duoninsulo.

Tiu buleo estas la bazo de la malfondo de la ordeno, kiun fine realigis la buleo Ad providam.

Graveco redakti

Tiu buleo estis gravega por la sorto de la templanoj dum la proceso instigita de Filipo la 4-a.

Klemento la 5-a montris tiel, ke li volis havi la kontrolon super la procedon instigitan de Filipo la 4-a, malhelpante lin fini ĝin tro frue.

Se la papo ne eldonintus tian buleon, tiel per sia silento pravigante la agadon de la reĝo de Francujo ekde la 13-a de oktobro 1307, oni verŝajne trovintus kompromison inter Carpentras kaj Parizo, favore al la reĝo.

Kontraŭe, la buleo Pastoralis præeminentiæ garantiis publikan proceson, kune gviditan de la legatoj de la papo kaj de tiuj de la reĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Carl Andresen/Georg Denzler, Wörterbuch der Kirchengeschichte, Deutscher Taschenbuch Verlag, München, 1982, ISBN 3-423-03245-6

Eksteraj ligiloj redakti